From Wikipedia, the free encyclopedia
Celia Sánchez Manduley (Media Luna, 9-a de majo de 1920 – Havano, 11-a de januaro de 1980), estis aktiva revoluciulino kaj partoprenanto en la Kuba Revolucio kaj tre proksima amikino de Fidel Castro. Ŝia patro estis kuracisto. Ekde junaĝo ŝi estis influata de la ideoj de José Martí kaj jam kiel junulino aliĝis al la popola lukto je libereco.
Celia Sánchez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Celia Sanchez Manduley |
Naskiĝo | 9-an de majo 1920 en Media Luna |
Morto | 11-an de januaro 1980 (59-jaraĝa) en Havano |
Mortokialo | Mama kancero |
Ŝtataneco | Kubo |
Alma mater | Universitato de Havano |
Okupo | |
Okupo | militisto politikisto |
Ŝia decida partopreno estis preparo de la kamparana apogo ĉe Manzanillo al la revoluciuloj, kiuj estis venontaj per la ŝipo Granma kun Fidel Castro kaj Che Guevara. Poste ŝi estis inter la unuaj virinoj kiuj aliĝis al la kastrisma revolucio kaj estris virinan roton. Post la venko ŝi plu havis sian influon, sed ne okupis altajn postenojn.
En 1953 kun sia patro ŝi portis kaj muntis buston ĉe la pinto de la monto Pico Turquino por honorigi la nacian heroon José Martí.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.