Sulaveso

insulo en Indonezio From Wikipedia, the free encyclopedia

Sulaveso

Celebeso,[1] en Esperanto alternative ankaŭ nomata Sulaŭesio[2] (indonezie Sulawesi) estas unu el la plej grandaj insuloj de Indonezio. Laŭ grandeco ĝi estas la 11-a plej granda insulo en la mondo, kun areo de 174 600 km². La insulo havas loĝantaron de ĉirkaŭ 15 milionoj kaj estas administracie dividita en ses provincoj:

  • Gorontalo
  • Sulawesi Barat (Okcidenta Celebeso)
  • Sulawesi Selatan (Suda Celebeso)
  • Sulawesi Tengah (Centra Celebeso)
  • Sulawesi Tenggara (Sudorienta Celebeso)
  • Sulawesi Utara (Norda Celebeso)
Rapidaj faktoj Celebeso, insulo ...
Celebeso
Thumb
Politika mapo de Celebeso
insulo
Akvejo Pacifika oceano
Insularo Grandaj Sundaj Insuloj
Geografia situo  8′ S, 120° 17′ O (mapo)-2.1333333333333120.283333333333478 f1
Thumb
Situo de Celebeso

Thumb

Areo 174 600 km² f4
Plej alta loko Rantemario
3 478 mf5
Loĝantaro 16 000 000 (2005)
92 loĝ./km²
Ĉefa loko Makassar (plej granda loko)
Thumb
Topografia mapo
vdr
Fermi
Thumb
Situo de Celebeso en Indonezio
Thumb
Celebeso

En la sudo situas Makassar (la antaŭa Ujung Pandang), la ĉefurbo de Celebeso, kie antaŭ ĉio vivas Buginezoj kaj Makassaranoj. Makassar estis grava havenurbo por la nederlandanoj dum la tempo de la VOC. Multe de la spicoj el la Molukoj estis transportitaj tra ĉi tiu havenurbo al Eŭropo. Makassar hodiaŭ antaŭ ĉio estas konata pro ĝiaj or-forĝistoj.

En la montara centro de Celebeso situas Toraĝalando, area fama pro ĝia speciala arkitekturo, ĝiaj entombigaj ritoj kaj ĝia kafo.

En la nordo troviĝas la regiono Minahasa kaj la urbo Manado. Ĉi tiu regiono estas unu el la malmultaj regionoj de Indonezio kie la loĝantaro preskaŭ tute estas kristana. La tie parolata lingvo, estas intermiksita per nederlandaj vortoj, kaj krome estas parolata ankaŭ la Goraontala lingvo en Sulaveso. Antaŭ la bordo situas la vulkana insulo Manado Tua ('Malnova Manado') kaj belega submarejo. Bunaken estas unu el la pli konataj insuletoj de ĉi tiu regiono.

Koordinatoj: 2° 9′ S; 120° 17′ E Mapo

Biogeografie la insulo apartenas al la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Fitogeografie, Celebeso estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropika Regno.

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.