Celakantoformaj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Celakantoformaj estas klado de fiŝoj simile al celakanto, fiŝo kiu unue koniĝis per siaj fosilioj (ekde la 19-a jarcento). Nur ekde 1938 la scienco eksciis ke efektive celakantoj, precize dirite latimerioj, ankoraŭ ekzistas en la profundaj maroj ĉirkaŭ Suda Afriko, Komoroj kaj Indonezio.
![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Devonio - ĉi-epoko | ||||||||||
![]() Latimeria chalumnae | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||
Familioj | ||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Ili estas interesaj bestoj ĉar ili apartenas al la klado de Sarkopterigoj samkiel la teraj vertebruloj, sed malkiel preskaŭ ĉiuj aliaj fiŝoj.
Taksonomio

Oni foje uzas la terminon Coelacanthimorpha aŭ Actinistia por priparoli grupon de sarkopterigaj fiŝoj inter kiuj estas la celakantoj (Coelacanthiformes). Sekvas klasado de la konataj celakantaj genroj kaj familioj:
- Panderichthys, adaptita al koteca malprofunda akvo;
- Tiktaliko kun membrecaj naĝiloj per kiuj ĝi povis grimpi surteren;
- Fruaj tetrapodoj en herboplenaj marĉoj, kiel:
- Acanthostega kiu havis piedojn kun ok piedfingroj,
- Ichthyostega kun membroj.
Klaso Sarkopterigoj Sarcopterygii
Subklaso Coelacanthimorpha
- Ordo COELACANTHIFORMES
Whiteia woodwardi (Muséum de Toulouse) - Familio Coelacanthidae (formortinta)
- Axelia (formortinta)
- Wimania (formortinta)
- Ticinepomis (formortinta)
- Coelacanthus (formortinta)
- Familio Mawsoniidae (formortinta)
- Alcoveria (formortinta)
- Axelrodichthys (formortinta)
- Chinlea (formortinta)
- Diplurus (formortinta)
- Mawsonia (formortinta)
- Familio Latimeriidae
- Holophagus (formortinta)
- Undina (formortinta)
- Libys (formortinta)
- Macropoma (formortinta)
- Macropomoides (formortinta)
- Megacoelacanthus (formortinta)
- Latimerio Latimeria
- L. menadoensis (Indonezia celakanto)
- L. chalumnae (Komora celakanto)
- Familio Coelacanthidae (formortinta)
Diversaĵoj
Celakantoj estas titolo de poezilibro de Jorge Camacho.[1]
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.