From Wikipedia, the free encyclopedia
Ceiba estas genro kun ĉirkaŭ 21 plantospecioj akceptitaj, el cento da ili priskribitaj,[1] apartenantaj al la familio Malvacoj, Malvaceae. La novaj klasigoj inkludas ankaŭ la iamajn speciojn de la genro Chorisia en de tiu.[2]
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ceiba (Porto-Riko). |
Ceiba | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ceiba erianthos | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ŝajne la genro esti originita en la tropika areo je kiu separiĝis Sudameriko kaj Afriko, antaŭ ĉirkaŭ 120 milionoj da jaroj.[3] La specioj de la genro distribuiĝas el Meksiko ĝis la sudo de Ĉilio; ĝi havas sian plej grandan diversecon (13 specioj) en Sudameriko. Ĝi estas la nacia arbo de Gvatemalo.
La majoritato de la specioj de la genro Ceiba, estas falfoliaj kaj ekfloras ĝis la folifalo. La antezo estas krepuska aŭ nokta kaj pro tio ties polenigantoj estas lepidopteroj, vespertoj kaj malpli ofte kolibroj.[3]
Ĝenerale, la specioj de tiu genro estas nature en arbaroj kiuj havas markitan epokon de sekego, por ekzemplo, en la tropika arbaro falfolia de Meksiko aŭ sur la marbordo de sudorienta Brazilo. Tamen estas ankaŭ specioj kiel Ceiba pentandra aŭ Ceiba speciosa kiuj montras konsiderindan toleremon por malsekaj medioj kaj eĉ inundeblaj.[3]
Ceiba estas vorto de tainoj derivita de vorto kiu signifas 'boato' ĉar la trunko de la ceiboj estis uzita de tainoj por konstrui trunkoboatojn.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.