From Wikipedia, the free encyclopedia
La Instituto Carnegie por Scienco (aŭ Instituto Carnegie de Scienco, angle Carnegie Institution for Science, akronime CIS, foje ankaŭ referita kiel la Carnegie Institution of Washington, akronime CIW, sed tiu estis ŝanĝita en 2007 ĉar nur parto de la instalaĵoj situas en Vaŝingtono) estas usona, sendependa, neprofitcela organizaĵo kaj fondaĵo por la antaŭeniro de scienca esplorado [1]. La sidejo de la instituto situas en Vaŝingtono. Ĝiaj ses esplorkampoj estas: botaniko, evolubiologio, ekologio, geologio kaj planedologio, kaj astronomio.
Instituto Carnegie por Scienco | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo | ||
Komenco | 1902 vd | |
Antaŭe | Carnegie Institution of Washington vd | |
Geografia situo | 38° 54′ 34″ N, 77° 2′ 9″ U (mapo)38.909416666667-77.035805555556 | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Vaŝingtono | |
| ||
Filioj | Department of Plant Biology (en) Department of Terrestrial Magnetism (en) Department of Embryology (en) Carnegie Observatories (en) Carnegies's Geophysical Laboratory (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
La fondaĵo nuntempe financas de preskaŭ unu miliardo da dolaroj [2]. Signifa subteno venas de federaciaj subvencioj kaj privataj donacoj. Estraro de kuratoraro, kunmetita de gvidantoj en komerco, scienco, eduko, kaj publika servo, kontrolas la agadojn de Carnegie. Ĉiu el la ses dividaĵoj havas sian propran sciencan direktoron, kiu administras la ĉiutagajn operaciojn, helpate de la subtena teamo. Carnegie ankaŭ estas engaĝita en eduko sur la pli malaltaj niveloj.
Nuntempe, Carnegie-sciencistoj laboras en ses sciencaj dividaĵoj sur la okcidenta kaj orienta marbordoj kaj la ĉefsidejo de la organizaĵo estas en Vaŝingtono. La instituto okupiĝas pri la sekvaj ses esplorkampoj organizitaj en ses dividaĵoj [3]:
Pli ol 20 sendependaj organizaĵoj estis establitaj tra la filantropio de Andrew Carnegie kaj nun havas lian familian nomon. Ili faras laborojn kun temoj tiel diversaj kiel arto, eduko, internaciaj rilatoj, monda paco kaj scienca esplorado.
En 2007, la Institutio Carnegie de Vaŝingtono adoptis la publikan nomon "Carnegie Institution for Science" por pli bone diferencigi sin de aliaj organizaĵoj establitaj fare de kaj nomita laŭ Andrew Carnegie. La institucio oficiale kaj laŭleĝe restas la Carnegie Institution of Washington, sed nun havas publikan identecon kiu priskribas ĝian laboron
"Estas proponite fondi en la grandurbo de Vaŝingtono institucion kiu ... devas, en la plej larĝa kaj plej liberala maniero, instigi enketon, esploradon kaj eltrovaĵon [kaj] montri la aplikon de scio al la plibonigo de la homaro ..." - Andrew Carnegie , la 28-an de januaro 1902
Ĝi estis fondita fare de Andrew Carnegie en 1902, kun la intenco ke la institucio estu hejmo por eksterordinaraj homoj (sciencistoj kaj inventistoj) - viroj kaj virinoj de eksterordinaraj imago kaj sindediĉo, kiuj kapablas labori ĉe la avangardo de iliaj esplorkampoj.
La Institutio Carnegie estis formale establita la 7-an de decembro 1903 per fondleĝo de la Usona Kongreso. La unua prezidanto de la CIW estis Daniel Coit Gilman, la fondinto de la Johns Hopkins Medicina Fakultato.
Komence de la 20-a jarcento estis granda intereso pri eŭgeniko en Usono. Tiu movado estis apogita fare de la Carnegie Instituto inter aliaj.
Interalie, la CIW subtenis arkeologiajn esplorojn sur la duoninsulo Jukatanio de 1910 ĝis 1940. Tio inkluzivis elfosadojn (gviditajn fare de Sylvanus G. Morley) de tiaj bonkonataj Mayaj grandurboj, kiel Ĉiĉen Ica, Copán, Uaxactùn kaj Kaminaljuyú.
La asteroido 671 Carnegia, malkovrita en 1908, estas nomita laŭ la Instituto Carnegie.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.