Carl Emil OHLSSON [ulson], naskiĝis la 18-an de oktobro 1885 en Malmö, estis sveda magistro de filologio, ŝtatlerneja instruisto de modernaj lingvoj kaj Esperanto-pioniro en Svedio.
Carl Emil Ohlsson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1885 |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ohlsson fariĝis Esperantisto kiel gimnaziano per legado de artikoloj de Per Ahlberg en 1904. Li estis estrarano de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) kaj sekretario de Sveda Esperanto-Instituto (SEI) de 1932 ĝis 1933. Ohlsson vojaĝis tre ofte en eksterlando pere de Esperanto. En 1927 li faris Esperanto-paroladojn pri Svedujo en 35-36 lokoj de la tiama Ĉeĥoslovakujo kun lumbildoj kaj filmo. Li gvidis kursojn kaj verkis artikolojn, krome lernolibron laŭ ideogramatiko en 1925. Lia sveda-Esperanta kaj Esperanta-sveda poŝvortaroj (Dubbel fickordbok i Esperanto) unue aperis en 1928, 2-a plivastigita eld. en 1931, 4-a senŝanĝa eldono en 1934 kaj 5-a kaj lasta, ankoraŭfoje reviziita eldono en 1939.
Verkoj
- Nationernas Forbund om Esperanto som Internationellt sprak. Eld. Förlagsföreningen Esperanto U.P.A., Stolkholm, 1923.
- Dubbel fickordbok i Esperanto.
Eksteraj ligiloj
- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Carl Ohlsson en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo
- Svedaj Esperanto-vortaroj Arkivigite je 2010-06-13 per la retarkivo Wayback Machine en Ockey, Edward; Sutton, Geoffrey. Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2002. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 2003.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.