Cape Coast

urbo en Ganao From Wikipedia, the free encyclopedia

Cape Coast

Cape CoastKabmarbordaurbo estas grandurbo, administra centro de distrikto, universitata urbo kaj diocezo en Ganao. La origina loknomo estas Oguaa signifanta merkaton. La nomo estis dum la portugaloj Cobo Corso. La nunan nomon la angloj komencis uzi.

Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Cape Coast
urbego
metropola regiono vd
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo  6′ N,  15′ U (mapo)5.1-1.25 [+]
Alto 0 m [+]
Horzono UTC [+]
Cape Coast (Ganao)
Cape Coast (Ganao)
DEC
Situo de Cape Coast
Cape Coast (Afriko)
Cape Coast (Afriko)
DEC
Situo de Cape Coast

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cape Coast [+]
vdr
Fermi

Bazaj informoj

Geografio

Cape Coast situas laŭ la oceano en suda sekcio de la lando. Akrao situas 165 km.

Historio

Thumb
Panoramo de Cape Coast

Loka tribo fondis Cape Coast-on en la 10-a jarcento. Tiutempe ĝi estis fama pri bazarado. En 1555 angla komercisto alvenis, tamen post jardekoj la portugaloj aĉetis tie teron kaj konstruis malgrandan fortikaĵon. La nederlandanoj (tiutempe konataj holandanoj) okupis ĝin kaj faris diversajn konstruadojn (interalie menciiĝas la Amsterdama fortikaĵo en la proksima vilaĝo Abanze, konstruita de la holandanoj en 1598, kiun en 1645 konkeris la angloj). Sekvis la svedoj en 1652 kaj la danoj en 1657, fine la angloj en 1664. La havenurbo estis ĉefurbo de la brita kolonio inter 1821-1877 kaj samtempe centro de sklavomerkato kaj oromerkato. En 1805 ribelo okazis, sed la fortikaĵo kontraŭstaris. Poste la angloj konstruis 2 fortikaĵojn. En 1824 denova ribelo okazis kaj la afrikanoj tenis la urbon dum 2 jaroj. En 1903 la fervojo ne trafis Cape Coast-on, tial la haveno malgraviĝis. Nuntempe ĝi estas simpla haveno de fiŝkaptistoj.

Ekonomio

En Cape Coast la loĝantoj okupiĝas pri agrikulturo (maizoj, maniokoj, bananoj, nuksoj), bestbredado (kaproj, kokoj, ŝafoj) kaj mara fiŝkaptado. La industrio estas malgrava.

Vidindaĵoj

Klimato

Cape Coast situas en zono de tropika savana klimato.

Trafiko

Cape Coast situas laŭ la marborda ĉefvojo inter Akrao kaj Sekondi-Takoradi. Pli malgrava vojo kuras al interno de las lando, kie trafas la fervojon.

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Hungara Vikipedio
  • mapo
Thumb
Bazarado en Cape Coast
Thumb
Haveno de Cape Coast

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.