From Wikipedia, the free encyclopedia
Camuñas [kamUnjas] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Camuñas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Toleda Manĉo | ||
Poŝtkodo | 45720 | ||
Politiko | |||
Urbestro | María Carmen Cano López (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 915 (2011) | ||
Loĝdenso | 18,24 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 26′ N, 3° 28′ U (mapo)39.428888888889-3.4588888888889 [+] | ||
Alto | 674 m [+] | ||
Areo | 105 km² (10 500 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Camuñas [+] | |||
La termino "Camuñas" devenas el araba kammuniya kiu signifas 'simila al kumino'. La nomo estis prenata plej verŝajne el kromnomo antroponima de reploĝanto de la zono post la Reconquista.
La loĝanto nomiĝas camuñero. La censita populacio en 2011 estis de 1.915 loĝantoj kaj la denseco estas de 18,24 loĝ/km².
Camuñas estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 674 m; je 83 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 105 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°25′44″ N 3°27′32″ Ok.
La municipo troviĝas situanta ĉe deklivaro de la monto Cabeza-gorda, en la maldekstra bordo de la rivero Amarguillo [amargIjo] en la komarko Manĉo. Limas kun la municipaj teritorioj de Puerto Lápice kaj Herencia, en la provinco Ciudad Real, kaj Madridejos kaj Villafranca de los Caballeros en la provinco Toledo.
Ties teritorio etendas tra ampleksa altebenaĵo. La suda pinto estas malpli ebena, kun ravinoj, gorĝoj kaj montoj kiuj preskaŭ atingas 1000 metrojn alte. Okcidente troviĝas valo ĝis la rivero Amarguillo, kaj la monto Cañada de las Vacas kiu etendiĝas ambaŭflanke de la aŭtovojo A-4. Dekstre de la ŝoseo estas monto en kies pinto estas tri enirejoj de antikvaj minoj, unu el kiuj estas ege profunda.
Estas restoj de romia kaj poste araba setlejo. Inter la arkeologiaj restoj troviĝis olelampoj, ceramiko kaj ia skribŝtono. La loko Villares de Almaén, estas klara toponimo (vilaoj de la mino) kiu indikas eston hispanromian kaj araban. Oni dokumentis ankaŭ hispanromiajn setelejojn en la lokoj Varas, Palio kaj Lerma.
Post la reconquista la reloĝado estis realigata ĉirkaŭ la 1276 fare de la Ordeno de Sankta Johano. Tiutempe ĝi estis nur domaro kiu dependos el Consuegra ĝis meze de la 16a jarcento. La 5a de aprilo de 1557 oni donis la privilegion de vilaĝeco, fare de la princino Johanino de Aŭstrio, guberniestrino de tiu regno pro foresto de lia frato Filipo la 2-a, sed la municipo devis pagi al la publika trezoro la kvanton de unu miliono kaj 59,500 maravedoj. Tiam Camuñas havis 160 familidomojn kaj 800 loĝantojn.
Komence de la 19a jarcento okazis la invado fare de la francoj, el kiu eliris movado kontraŭ la invadanto, ĉefe kiel geriloj, kaj la municipo havis reprezentanton kiu iĝis historia kaj populare legenda nome tío Camuñas (onĉjo Camuñas). Jarojn poste iĝis urbestro Luis Villaseñor y López de la Oliva, nobelulo de liberalaj ideoj kiu kontraŭstaris kun la eklezio, kaj eĉ forpelis la pastron. Li ankaŭ fondis gazeton "El Trueno" (la tondro). Dum la Unua Hispana Respubliko komencis la Kantona Revolucio kaj oni organizis kantonojn (kiuj en Hispanio estis sendependaj ŝtatoj volonte federataj en la Hispana Federacio) tra diversaj lokoj de Hispanio. La plej fama estis tiu de Kartaĥeno sed ankaŭ Camuñas formis sian propran kantonon, kiu senformiĝis post malmultaj tagoj, kaj ĉio iĝis efemera evento.
Tiu vilaĝo atingis pinton de populacio komence de la 1930-aj jaroj nome ĝis 2,650; post la Hispana Enlanda Milito oni estis perdintaj pli da 150 loĝantoj pro mortoj, malsato, politika subpremado ktp. Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Camuñas oni atingis 2,616 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Camuñas oni falis al 1,747, komence de la 1990-aj jaroj; poste oni rekuperiĝis al la nunaj 1,915.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Elstaras produktado de vino, oleo kaj safrano kun devenaj markoj “La Mancha”, "Montes de Toledo" kaj “Azafrán de La Mancha”, respektive, tiu lasta kun sidejo de la Regula Konsilantaro en Camuñas.
Servoj kaj loĝejoj. Konstruado.
Estas bazlernejo, sed por ĉeesto al mezlernejo, la lernantoj devas foriri al Madridejos. Estas muzika lernejo kaj bando. Estas malgranda kuraccentro kaj malsanulejo plej proksima estas tiuj de Alcázar de San Juan, je ĉirkaŭ 20 km kaj tui de Toledo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.