Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kantona Revolucio estis politika movado kiu okazis dum la Unua Hispana Respubliko, preskaŭ koincide samtempe kun revolucia striko okazanta en Alcoy (nome nafta revolucio) kelkajn tagojn antaŭ la 12a de julio de 1873, kiam eksplodis la insurekcio en Kartaĥeno laŭ la nomo de Kantona Revolucio, kiu etendiĝis dum la postaj tagoj tra multaj zonoj de la tiamaj regionoj Valencio, Murcio, Andaluzio kaj en la provincoj Salamanko kaj Toledo, lokoj kie eĉ oni organizis kantonojn (nome sendependan ŝtatetoj volonte federataj en la Hispana Federacio), elstarante ankaŭ, en Ekstremaduro, la klopodo konstitui kantonojn en Coria, Hervás kaj Plasencia, tiel kiel la publikado de la gazeto El Cantón Extremeño (la ekstremadura kantono, fondita de Hernández González kaj pluigita de Evaristo Pinto Sánchez), en kies paĝoj oni kuraĝigis la kreadon de kantono ekstremadura ligata al Luzitanio kaj oni instigis la legantojn uzi armilojn se necese, por defendi la proklamitajn idealojn. Ankaŭ en la provinco Avilo havis la Kantona Revolucio ian influon.
Tiu movado estis partiano de ia federismo de radikala karaktero kaj klopodis starigi serion de urboj aŭ konfederaciojn de urboj (nome kantonoj) sendependaj kiuj federiĝos libere. Tiu movado iel similis al la organizado de la grekaj "polis". La kantonismo estis movado ĉefe de la malgranda burĝaro kiu havis grandan influon de la ĵus naskiĝinta laborista movado, kaj ĉefe el anarkiismo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.