From Wikipedia, the free encyclopedia
La afrika franko (loke nomata CFA franko aŭ simple franko) estas la monunuo uzata en dek du iamaj Francaj kolonioj, en unu iama Portugala kolonio kaj en unu iama Hispana kolonio en Afriko. La nomo CFA origine estis la mallongigo de Franc des Colonies Françaises d'Afrique (Franko de la Francaj kolonioj en Afriko). En 1958 ĝi ŝanĝiĝis al Communauté française d'Afrique (Franclingva komunumo de Afriko) kaj nun al Communauté Financière Africaine (Afrika Financa Komunumo). Iam la valoro estis ligita al la franca franko, nun al eŭro.
valuto | |
---|---|
Ŝtato: | Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Gvineo Bisaŭa, Kameruno, Malio, Niĝero, Senegalo, Respubliko Kongo, do Kongo Brazavila, kaj Togolando |
Subdivido: | |
Kodo laŭ ISO 4217: | |
Mallongigo: | |
Ekzistas du versioj de la afrika franko, kiuj ambaŭ estas garantiataj de Francio: la okcidentafrika franko (ISO-simbolo XOF) kaj la ekvatorafrika franko (ISO-simbolo XAF). Ili estas samvaloraj (1 EUR = 655,957 XAF/XOF), sed ne interŝanĝeblaj surloke.
La okcidentafrika franko estas uzata en:
La ekvatorafrika franko estas uzata en:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.