From Wikipedia, the free encyclopedia
Béla Radnai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Radnai Béla estis hungara stenografisto, instruisto, lernejestro, kolektisto de artaĵoj. Lia origina nomo estis Röszner Béla Alajos.
Béla Radnai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Röszner Béla Alajos |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1891 en Cegléd |
Morto | 1-an de novembro 1962 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 1-1-103/104 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1909–1913) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | instruisto stenografiisto |
Béla Radnai[1] naskiĝis la 8-an de novembro 1891 en Cegléd, li mortis la 1-an de novembro 1962 en Budapeŝto.
Béla Radnai maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1909, samtempe li akiris diplometon pri stenografio. Li instruis stenografion en gimnazio inter 1909-1914. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1914. Dum la 1-a mondmilito li batalis, eĉ li vundiĝis, preskaŭ mortis. Inter 1922 kaj 1961 li estis lernejestro. Li ellaboris la unuecan hungaran stenografian sistemon, li ankaŭ redaktis stenografian revuon. En 1961 li pensiuliĝis. Ekde la 1930-aj jaroj li komencis kolekti nuntempajn artaĵojn, eĉ li mebriĝis en Societo Szinyei Merse Pál. Lia kolektaĵo estis deklarita privata protektita valoro kaj estas videbla en Győr.
Li ricevis oran medalon en 1913. Li vidviĝis en 1949, en la sekva jaro li denove edziĝis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.