From Wikipedia, the free encyclopedia
Bámbola estas hispana filmo de 1996 reĝisorita de Bigas Luna. Stelulis Valeria Marini, Jorge Perugorría, Anita Ekberg, Manuel Bandera kaj Stefano Dionisi, inter aliaj.
Bámbola | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Bambola |
Originala lingvo | itala lingvo |
Kina aperdato | 1996 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Fabio Conversi |
Reĝisoro(j) | Bigas Luna |
Scenaro | Bigas Luna |
Loko de rakonto | Emilio-Romanjo |
Muziko de | Lucio Dalla |
Rolantoj | Valeria Marini • Stefano Dionisi • Anita Ekberg • Antonino Iuorio • Jorge Perugorría • Manuel Bandera |
IMDb | |
La filmo rakontas la seksajn sentojn de Bámbola, juna itala kamparanino ludita de Valeria Marini, ĉefe ĉe sia fianĉo, bruteca kaj senskrupula deliktulo ludita de la kuba Jorge Perugorría. Ekzemple, estante en prizono, li sendis al Bámbola sian viran kalsoneton kiel amomontro, kaj ŝi korespondis per sia virina kalsoneto. Spite kelkajn samseksajn spertojn en karcero, elirinte li perfortas sian fianĉinon; sekve Bámbola restas konfuza.[1] Memorinda sceno estas perforto per angilo.
Valeria Marini, protagonistino de la filmo, akuzis Bigas Luna pro inkludo de kelkaj scenoj de alta erotika enhavo sen ŝia rajtigo, kio rezultis en katalogigo nur por aĝuloj de pli ol 18 jaroj.[2] Marini minacis per postulo de malpermeso de la filmo post la unua surekranigo en la Festivalo de Venecio de 1996;[2], kio spite la prezentado ekster konkurenco, havigis kelkajn negativajn kritikojn.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.