La Burunda komunuma balotado en 2005 okazis la 3-an de junio 2005 kaj estis la unua en la sendependa historio de la lando elektado de konsilistoj de komunumoj.
La balotadon partoprenis 35 politikaj partioj kaj 80,6 % registritaj elektantoj. Unuan lokon okupis CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza), kiu venkis en 93 komunumoj el 129, ricevinte 57,3 % voĉdonojn. La Fronto por la demokratio en Burundo (france Front pour la démocratie du Burundi; FRODEBU) ricevis 23,3 % voĉdonojn, la Unio por la nacia progreso (france Union pour le Progrès national; UPRONA) — 6,3 %, CNDD (Léonard Nyangoma) — 4,1 %, La Movado por rehabilito de la civitanoj — Rurenzangemero (france Mouvement pour la Réhabilitation du Citoyen–Rurenzangemero, MRC–Rurenzangemero) — 2,1 %, la Partio de la nacia renaskiĝo (france Parti pour le redressement national, PARENA) — 1,8 %.[1] Entute la balotado okazis sufiĉe laŭorde. Tamen pro okazoj de perforto kaj timigo en iuj komunumoj de la provincoj Bujumbura Rural kaj Bubanza la 7-an de junio okazis la ripeta voĉdonado. Observantoj taksis la balotadon entute liberaj kaj justaj.
Registritaj elektontoj | 3,157,158 |
Entute voĉdonoj | 2,544,669 partoprenis: 80,6% |
Nevalidaj voĉdonoj | mankas informo |
Entute validaj voĉdonoj | mankas informo |
Partioj | Kvanto de postenoj (3,225) |
la Nacia konsilio por defendo de demokratio — Fortoj por defendo de demokratio (CNDD-FDD) | 1,781 |
la Fronto por la demokratio en Burundo (FRODEBU) | 822 |
la Unio por la nacia progreso (UPRONA) | 260 |
la Nacia konsilio por defendo de demokratio (CNDD) | 135 |
la Movado por rehabilito de la civitanoj-Rurenzangemero (MRC-Rurenzangemero) | 88 |
la Partio de la nacia renaskiĝo (PARENA) | 75 |
la Verda partio-Intvari (VERT) | 9 |
la Partio por kompleksa renovigo de Burundo-Intahemana (PARIBU) | 8 |
la Unuiĝo por la popolo de Burundo (RPB) | 7 |
la Fronto de la nacia liberiĝo (FROLINA) | 5 |
la Popola partio (PP) | 5 |
la Partio por rekonstruo de la burunda nacio en la komunumo de evoluo (RUSANGI) | 5 |
la Partio por liberiĝo de la popolo-Agakiza (PALIPE) | 4 |
la Naciaj liberigaj fortoj-Icanzo (FNL-Icanzo) | 3 |
la Kaze-fortoj por defendo de demokratio (KAZE-FDD) | 2 |
la Social-demokratia partio-Dusabikanye (PSD) | 2 |
la Burunda-Afrika alianco de savado (ABASA) | 1 |
la Partio por rekonstruo de la monarkio kaj dialogo en Burundo (ABAHUZA) | 1 |
la Panafrika socialisma movado-Inkinzo (MSP) | 1 |
la Partio por paco, demokratio, repaciĝo kaj rekonstruo (PPDRR) | 1 |
Sendependaj | 10 |
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.