La Klanguloj estas malgrandaj birdospecioj de anasoj kiuj nestumas en arbotruoj en la Norda Hemisfero en la familio de Anasedoj apartenantaj al la genro Bucephala. Ties plumaro estas blankanigra, la kapo granda[1], kaj manĝas fiŝojn, krustulojn kaj aliajn marajn estaĵojn.
Klanguloj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Orokula klangulo (Bucephala clangula) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Genroj de subdivizioj | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Grandkapa klangulo estis iam separata en sia propra genro Charitonetta, dum la propraj klanguloj estis erare lokitaj en Clangula, la nuna genro de la Longvosta klangulo kiu tiam estis lokita en la genron Harelda.
La tri vivantaj specioj estas la jenaj:
- Orokula klangulo Bucephala clangula
- Islanda klangulo Bucephala islandica
- Grandkapa klangulo Bucephala albeola
Konataj taksonoj el fosilioj estas la jenaj:
- Bucephala cereti (Sajóvölgyi, Meza Mioceno de Mátraszõlõs, Hungario - Fina Plioceno de Chilhac, Francio)
- Bucephala ossivalis (Fina Mioceno/Frua Plioceno de Bone Valley, Usono), kiu estis tre simila al la Orokula klangulo kaj povus eĉ esti estinta paleosubspecio aŭ rekta praulo
- Bucephala fossilis (Fina Plioceno de Kalifornio, Usono)
- Bucephala angustipes (Komenca Pleistoceno de C Eŭropo)
- Bucephala sp. ( Komenca Pleistoceno de Dursunlu, Turkio: Louchart et al. 1998)
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.