Ludlova fulveto aŭ Brungorĝa fulveto (Fulvetta ludlowi) estas birdospecio de la familio de Silviedoj kun la tipaj silvioj. Kiel ĉe la aliaj fulvetoj, ankaŭ tiu estis delonge inkludita en la genro de la Timaliedoj nome Alcippe. Tiu genro de fulvetoj estas de malgrandaj grizbrunaj birdoj, el kiuj kelkaj specioj havas ruĝecbrunajn partojn en flugiloj aŭ markojn en kapo.
Ludlova fulveto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ludlova fulveto | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Fulvetta ludlowi (Kinnear, 1935) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu orientalisa specio havas helbrunan kapon kun pli malhela areo inter la okulo kaj la beko. La iriso estas flaveca kaj la beko mallonga kaj malhela. Ankaŭ la dorso estas bruna kaj same la suba brusto, dum la ventro kaj flugiloj estas helbrunaj kun tre markataj ruĝecaj nuancoj; la flugilplumoj havas blankanigrajn bordojn. Ankaŭ la longa vosto estas ruĝecbruna. La plej klara distingilo estas la bunta gorĝareo, de kio devenas la alternativa nomo Brungorĝa fulveto, kvankam ne temas pri simpla bruna koloro, sed pri pli kompleksa bildo konsista el ĝenerala bruneca areo sed kun du areoj malsimilaj laŭ la koloro de striado nome larĝa horizontalaj strizonoj sub la vangoj kvazaŭ grandegaj mustaĉoj de tre markata blanka striado kaj la gorĝo kaj supra brusto kun striado alterne ruĝecbruna kaj grizeca. La kruroj estas ruĝecgrizaj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- BirdLife International 2004. Alcippe ludlowi. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
- Collar, N. J. & Robson, C. 2007. Family Timaliidae (Babblers) pp. 70 - 291 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.