urbeto en Alberto From Wikipedia, the free encyclopedia
Bruderheim estas urbeto en Kanado. Ĝi situas en la centra parto de la provinco Alberto, en preria pejzaĝo, proksimume 50 kilometrojn nordoriente de la urbego Edmontono. Laŭ la stato de la jaro 2021 en la urbo vivis 1 329 loĝantoj sur areo de 7,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 187 loĝantoj/km². La urbeto apartenas al la censodistrikto 10 de Alberto.
Bruderheim | |||
---|---|---|---|
urbeto en Alberto vd | |||
Administrado | |||
Statuso | urbeto | ||
Ŝtato | Kanado | ||
Provinco | Alberto | ||
Regiono | Centra Alberto | ||
Censodistrikto | censodistrikto 10 de Alberto | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 329 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 187 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 48′ N, 112° 56′ U (mapo)53.8042-112.928 [+] | ||
Alto | 637 m [+] | ||
Areo | 7,12 km² | ||
Horzono | Montara tempa zono (UTC-7), somere UTC-6 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bruderheim [+] | |||
La loĝloko, origine vilaĝo, komence germane nomiĝis Brüderheim[1] kaj estis setlejo de la moraviaj fratoj, kiuj de Bohemio estis fuĝintaj al Pollando, de tie al Volinio kaj en 1893 alvenis al Alberto. En 1894 dudek familioj aĉetis po terparcelon kaj fondis la novan loĝlokon, kiu jam en 1895 havis poŝtoficejon. Pro la en la angla lingvo ne ekzistanta litero ü la loĝloko jam dekomence kutime literumiĝis Bruederheim, kaj je nekonata dato la literumo "ankoraŭ pli faciliĝis" al Bruderheim.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.