Brita Kameruno
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Brita Kameruno aŭ Okcidenta Kameruno estis teritoria brita mandato en Okcidenta Afriko, aktuale parto kaj de Niĝerio kaj de Kameruno.
Brita Kameruno | |||||||||
| |||||||||
historia lando • Mandato de la Ligo de Nacioj • Kuratora teritorio de la Unuiĝintaj Nacioj | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
Brit-Okcident-Afrika pundo | |||||||||
| |||||||||
La regiono de la aktuala Kameruno estis postulita de Germanio kiel protektorato dum la tiel nomita "Disdivido de Afriko" (nomita ankaŭ "Disputo", "Dispartigo" aŭ "Kurkonkurenco por Afriko") fine de la 19-a jarcento. Dum la Unua Mondmilito, ĝi estis okupaciita de francaj kaj belgaj trupoj, kaj poste, en 1922, administraciita kiel Mandato de la Ligo de Nacioj fare de Granda Britio kaj de Francio. La franca mandato estis konata kiel Kameruno kaj la brita teritorio estis administraciita kiel du regionoj nome Norda Kameruno kaj Suda Kameruno. Norda Kameruno konsistis el du partoj ne samlimaj, dise kie estas la landlimoj inter Niĝerio kaj Kameruno.
La Franca Kameruno iĝis sendependa lando en januaro 1960, kaj oni programis la sendependecon de Niĝerio por posta momento samjare, kio starigis la demandon pri la brita teritorio. Post ia disputo oni interkonsentis la okazigon de referendumo kiu finfine okazis la 11an de februaro 1961. La norda regiono ĉefe islama preferis la unuigon al Niĝerio, kaj la suda regiono voĉdonis unuigon al Kameruno.[1] Norda Kameruno iĝis regiono de Niĝerio la 31an de majo 1961, dum Suda Kameruno iĝis parto de la Respubliko Kameruno la 1an de oktobro. Dume, la regiono estis administraciita kiel franca kolonio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.