komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Brenzikofen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 531 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brenzikofen (stacidomo). |
Brenzikofen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Administra distrikto | Berno-Mezlando | ||||
Malnova distrikto ĝis 2009 | Konolfingen | ||||
Geografia situo | CH1903: 613332 / 185133 (mapo)46.8172222222227.6133333333333 | ||||
Nombro de loĝantoj | 531 | ||||
Areo | 2,20 km² | ||||
Alteco | 583 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3671 | ||||
Komunumkodo | 0606 | ||||
Mapo de Brenzikofen | |||||
Brenzikofen situas en la transirzono de la Svisa Mezlando al la Svisaj Antaŭalpoj ĉe la okcidenta flanko de la monto Falkenflue, proksimume 7 kilometrojn sude de la urbo Thun. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Brenzikofen, Boden kaj Bälliz.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,20 km², de kiuj 37,1% estas kovritaj de arbaro, 53,8% servas por agrikulturo kaj 8,6% por setlado. [1]
La komunumo Brenzikofen limas en nordo al Herbligen, en oriento al Bleiken ĉe Oberdiessbach, en sudoriento al Fahrni, en sudo al Heimberg, kaj en okcidento al Oppligen.
La komunumo situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj vojoj. Tra ĝi pasas konekta vojo de Herbligen al Heimberg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas 4 kilometrojn okcidente en Oppligen. Tra la komunumo pasas la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Burgdorf al Thun.
La unua dokumenta mencio de Brenzikofen datiĝas el la jaro 1236 kiel Brenzichovin. Sur la monteto Bürglen videblas mezepoka remparo de la burgo Diessenberg. En malfrua mezepoko la Monaĥejo Interlaken kaj civitanoj de Berno kaj Thun estis bienposedantoj de Brenzikofen. Brenzikofen apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la libera tribunalo Steffisburg kun supera jurisdikcio en Konolfingen. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Brenzikofen estis atribuita al la distrikto Konolfingen, kiu en la jaro 2010 estis dissolvita kaj integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.