From Wikipedia, the free encyclopedia
Bob James (naskiĝis la 25-an de decembro 1939 en Marshall/Misurio) estas usono pianisto, muzikklavaristo kaj muzikaranĝisto. Li estis komence de la 1970-aj jaroj reprezentanto de kruciĝomuziko, poste ankaŭ de glata ĵazo kaj ricevis Gremion.
Bob James | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Robert McElhiney James |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1939 (84-jaraĝa) en Misurio |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Miĉigano Berklee College of Music |
Okupo | |
Okupo | klavaristo pianisto ĵazmuzikisto komponisto aranĝisto muzikproduktisto |
TTT | |
Retejo | http://bobjames.com |
James magistriĝis en 1962 pri kompozicio ĉe la Universitato je Miĉigano, laboris tiam tri monatojn ĉe Maynard Ferguson kaj ekde 1963 ĝis 1968 kiel pianisto kaj muzikaranĝisto por Sarah Vaughan. En 1962 li gajnis la konkurson ĉe Collegiate Jazz Festival; kiel premio ekestis - kun Quincy Jones kiel produktisto – lia unua muzikalbumo Bold Conceptions por diskeldonejo Mercury, kuninterpretaĵoj de „Nardis“,, verko de Miles Davis, kaj de du propraj komponaĵoj, „Quest“ kaj „Trilogy“. En 1965 li verkis per triopo kun Barre Phillips kaj Cleve Pozar albumon por ESP-Disk (Explosion), je kiu li verkis antaŭe produktitajn elektronikajn sonbendojn. Post tio li verkis kiel studiomuzikisto i. a. kun Quincy Jones, Dionne Warwick kaj Roberta Flack.
En la jaro 1973 li fariĝis muzikaranĝisto de Creed Taylor por CTI; al multaj albumoj de eldonejo CTI li kontribuis aranĝaĵojn por blov- kaj arĉinstrumentoj, ekzemple por Eric Gale, Hank Crawford kaj Stanley Turrentine, sed ankaŭ ekz. por kelkaj el la plej sukcesaj produktaĵoj de Grover Washington la pli juna. Ekde 1974 ĝis 1977 li liveris kvar diskojn je propra nomo (One, Two, Three, BJ4), kiuj nuntempe post ĝenerala valorigo de kunfandomuziko el la 1970-aj jaroj ĝuas mitan renomon. La elspeze produktita muziko lerte kunfandas ĵazerojn kun elementoj el klasika kaj populara muziko.
Ekde la malfruaj 1970-aj jaroj Bob James pli kaj pli ŝanĝis sian stilon, transiris al Columbia kaj sin turnis pli prefere al nuntempa ĵazo kaj al glata ĵazo. Liaj albumoj - ofte kun akompano de arĉinstrumentoj aŭ bandego – fariĝis pli melodiemaj, testis tamen ĉiam ege influitaj de ĵazo. Ĉi tiu evoluo sin montras precipe en lia verkado kiel membro de la ensemblo Fourplay, sed ankaŭ en lia kunmuzikado kun aliaj muzikistoj de ĉi tiu ĝenro, ekz. Earl Klugh, Kirk Whalum aŭ Dave McMurray.
James tamen ankaŭ koncertis resp. koncertas kadre de veraj ĵazbandoj kaj ankaŭ kiel solopianisto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.