From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert Sherwood „Bob“ Haggart (* 13-an de marto 1914 en Novjorko, Novjorkio, Usono; † 2-an de decembro 1998 en Venice, Florido, usono) estis ĵazmuzikisto (basisto, aranĝisto, komponisto).
Bob Haggart | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Robert Sherwood Haggart |
Naskiĝo | 13-an de marto 1914 en Nov-Jorko |
Morto | 2-an de decembro 1998 (84-jaraĝa) en Venice |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto komponisto |
Haggart, alkreskanta en Long Island, lernis banĝon, gitaron, pianon kaj trumpeton. Pri kontrabaso li estis meminstruanto. Inter 1935 kaj 1942 li ludis kontrabason en la bandego de Bob Crosby; krome li sonregistris por diskeldonejo Decca duopojn kun frapinstrumentisto Ray Bauduc („The Big Noise from Winnetka“, 1938). Por Crosby li komponis la kanton „What's New?.“ Poste li laboris en la radio- kaj diskostudioj, antaŭ ol li fondis kune kun Yank Lawson komence studiobandon laŭ diksilanda stilo kaj en 1968 The World's Greatest Jazz Band; al ĝi apartenis i.a. Ralph Sutton, Jay McShann, Bud Freeman, Gus Johnson aŭ Nappy Lamare. En 1985 li partoprenis la televidspektaklon de Benny Goodman, Let's Dance.
Haggart verkis aranĝaĵojn por Crosby samkiel la furoraĵojn 'Big Noise From Winnetka', kiun li ludis kun frapinstrumentisto Ray Bauduc, 'What's New' kaj 'South Rampart Street Parade'. Li surdiskigis kun Ella Fitzgerald (1943/47), Art Hodes, Eddie Condon, Louis Armstrong, Duke Ellington, Pee Wee Russell, Billie Holiday (1945/47) kaj Mae Carlisle.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.