Blanka milvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Blanka milvo aŭ Blankvosta milvo laŭ la latina scienca nomo Elanus leucurus, kie en la specifa parto aperas du radikoj el la antikva greka signife respektiva "blanka" kaj "vosto", estas elaneda milvo kiu troviĝas ĉe Kalifornio, en kariba Meksiko kaj de tie suden tra tuta Sudameriko escepte la malvarmaj plej sudaj partoj.
Blanka milvo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Elanus leucurus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Elanus leucurus Vieillot, 1818 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tiu birdo antaŭe estis nomata kiel Nigraŝultra milvo, kiel subspecio de eŭropa kaj afrika specio Elanus caeruleus. Poste oni pensis, ke temas pri aparta specio laŭ nomo de Blanka milvo aŭ Blankavosta milvo laŭ scienca nomo Elanus leucurus. Poste, Clark kaj Banks (1992) pruvis, ke la Blanka milvo diferencas disde la malnovmonda Nigraŝultra milvo laŭ grando, formo, plumaro kaj konduto kaj tiuj diferencoj sufiĉas por aparta klasigo. Tiele la specio rehavis devenan nomon Blanka milvo. Dume E. caeruleus estis renomata kiel Nigraflugila milvo, kaj la nomo Nigraŝultra milvo restis por la aŭstralia specio, Elanus axillaris, kiu estis antaŭe konsiderata subspecio de E. caeruleus kaj nun aparta specio.
La Blanka milvo preskaŭ formortis dum la 30-aj kaj 1940-aj jaroj en Kalifornio pro pafado kaj ovokolektado, sed nun estas ree komuna en tiu regiono. Tamen ne ankoraŭ regula. Ili povas esti viditaj en la Centra Valo kaj sudaj marbordaj areoj, ĉirkaŭ Sankta Francisko (Golfo de San-Francisko), sed aliloke raras aŭ forestas, tamen ĝi troviĝas ankaŭ ĉe suda Teksaso, Malsupra Kalifornio, okcidenta Meksiko kaj de tie suben.
Je tutmonda konsidero la specio ne estas konsiderata minacata specio fare de la IUCN.[1] Rare tiu birdo troviĝas ege fore. Je diversaj fojoj oni vidis du en Nov-Anglio kiel en 2010.[2]
Ili vivas ĉe ebenaĵoj, tre malfermaj arbaroj, terkultura kamparo kaj proksime de urbaj zonoj.
Ili estas longaj de 35 ĝis 41 cm kaj pezas ĉirkaŭ 300 g.
Ties koloro estas simila al tiu de mevoj, sed formo kaj flugmaniero estas falkecaj, kun angula vosto.
Ili estas blankaj ĉekape, ĉevoste kaj sube kaj helgrizaj supre kaj havas nigrajn flugilpintojn kaj ŝultrojn; ties flugiloj estas longaj kaj pintecaj. Ili havas nigran bekon, ruĝajn okulojn kaj flavajn krurojn.
Blankaj milvoj manĝas ĉefe ronĝulojn -kaj ankaŭ grandajn insektojn (akridoj) kaj lacertetojn- kaj pro tio ili estas ofte vidataj superflugantaj kaj ŝvebantaj arbustarojn, herbejojn kaj rubejojn. Ili flugas malrapide kaj malalte (8 ĝis 30 m). Ili rare aŭ preskaŭ neniam kaptas birdojn, kaj eĉ ĉe malferma cerado, kun miksitaj kunmanĝantaroj ili ĝenerale malatentas ilin.[3]
Lli flugas sole aŭ popare, sed escepte dum la reprodukta sezono ili povas kuniĝi en aroj ĝis po cento.
Ili konstruas neston el branĉeteroj kaj kovras ĝin per pli mola materialo -ekzemple herbo-, ĉiam en arboj aŭ izolitaj arbustoj. Ili reproduktiĝas somere aŭ komence de vintro. La ino demetas 2 ĝis 6 blankajn ovojn kun brunaj makuletoj. La patrino kovas dum unu monato kaj la ĉirkaŭ 2 idoj -nutritaj de ambaŭ gepatroj- survivantaj ekflugas iome post alia monato.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.