hispana drama filmo de 2012 From Wikipedia, the free encyclopedia
Blancanieves (trad. Neĝblankulino) estas hispana drama filmo de 2012 reĝisorita de Pablo Berger, bazita sur samnoma popola fabelrakonto (en la hispana Blancanieves, en Esperanto Neĝblankulino), popularigita de la Fratoj Grimm. La filmo imitas la rakontomanieron de la muta kino, per nigrablanka fotografio kaj muziko kiel kondukelemento.[1]
Blancanieves | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Blancanieves |
Originala lingvo | hispana lingvo • sen valoro |
Kina aperdato | 8 sep. 2012, 28 nov. 2013 |
Ĝenro | fantasta filmo, filma dramo, muta filmo, fabelfilmo |
Kameraado | Kiko de la Rica |
Reĝisoro(j) | Pablo Berger |
Produktisto(j) | Pablo Berger • Jérôme Vidal • Ibón Cormenzana |
Scenaro | Pablo Berger |
Loko de rakonto | Sevilo |
Muziko de | Alfonso Vilallonga |
Rolantoj | Daniel Giménez Cacho • Ramón Barea • Inma Cuesta • Ángela Molina • Maribel Verdú • Carmen Belloch • Teresa Soria Ruano • Pere Ponce • Macarena García • Emilio Gavira • Josep Maria Pou • Oriol Vila • Carlos Lasarte • Sofía Oria |
Honorigoj | Goya Award for Best Film • Goya Award for Best Actress • Goya Award for Best Original Music • Goya Award for Best Cinematography • Goya Award for Best New Actress • Goya Award for Best Original Screenplay • Goya Award for Best Costume Design • Goya Award for Best Artistic Direction • European Film Award for Best Costume Designer |
IMDb | |
Prezentita en la Oficiala Fako de la Donostia Internacia Kinfestivalo ĝi akiris la Specialan Premion de la Ĵurio, estis la filmo elektita de Hispanio por la Oskar-premio al la kategorio de plej bona fremdlingva filmo (finfine ĝi ne estis nomumita de la Akademio) kaj por la Premioj Ariel (ja ĝi akiris tiun premion). En la 27a okazo de la Goya-premioj (2012) ĝi akiris dek premiojn, inter kiuj tiun de plej bona filmo.[2]
La filmo startas per la tragedia vundo suferita de la taŭrludisto Antonio Villalta kornofrapita de Lucifer, la sesa (kaj lasta) taŭro de la tiutaga taŭrludo. Li restas kripligita, kaj samtempe lia edzino, la kantistino Carmen de Triana, mortas naskante filinon, eta Carmen. Antonio, deprimita per tiuj tristaj aferoj, deflankigas sian filinon Carmen, kiu estas zorgita de patrinflanka avino, doña Concha. Encarna, hospitala flegistino, ekzorgas Antonio-n, kiu dankema edziĝas al ŝi.
Post jaroj Carmen, la filino de Antonio, celebras sian unua komunion, sed tiam doña Concha neatendite mortas pro koratako. Encarna decidas, ke ŝia duonfilino Carmen venu loĝi kun sia patro kaj ŝi mem, sed kiam Carmen alvenas, malkovras, ke ŝi devos laboraĉi kiel servistino kaj estos tute malpermesite vidi sian patron. Ĉiu mistraktas ŝin, kaj ŝin amas nur ŝia dorlotbesto, nome la virkoko Pepe. Unu tagon, tiu ŝteliras hejmen kaj Carmen persekutas ĝin al ĉambro kie ŝi trafas sian patron, tute submetita de la malica duonpatrino. Patro kaj filino rekonas sin kaj forte amikiĝas; ambaŭ renkontiĝas sekrete kiam Encarna forestas kaj Antonio profitas tion por instrui al sia filino Carmen la sekretojn de la taŭrludado. Sed Encarna ekkonas, ke ŝia duonfilino Carmen malobeis ŝin kaj pune devigas ŝin manĝi la virkokon Pepe.
Post jaroj Carmen iĝis belulino. Encarna, tial ĵaluza kaj sopiranta ekhavi la tutan riĉon de sia edzo Antonio, murdas tiun kaj ordonas al la ŝoforo Genaro murdi ankaŭ Carmen. Tamen, Carmen survivas, sed perdas la memoron tiukadre. Bonsorte, grupo de ses nanaj taŭrludistaj artistoj, konataj kiel Enanitos Toreros, trovas kaj zorgas ŝin. En unu el iliaj ludoj, okazas akcidento ĉe ludado kun bovidino kiu endanĝerigas nanon, je kio Carmen savas lin per sia taŭrluda lerteco. La nanoj (escepte Gruñón) gapas pri tio kaj entrupigas ŝin kun la nomo "Blancanieves".
Carmen konata jam kiel Blancanieves famiĝas, kaj impresario dungas ŝin per porviva kontrakto profitante, ke ŝi ne scipovas legi. Aliflanke, Encarna ekscias, ke Carmen pluvivas vidante ŝin sur kovrilpaĝo de revuo. Kolera, ŝi mortigas Genaro-n. Dume, unu el la nanoj freneze enamiĝas de Carmen, dum Gruñón (grumblema), ĵaluza, klopodas por mortigi ŝin. Blancanieves kaj ŝia trupo venas al la taŭrludejo de Sevilo, en kiu Antonio suferis sian akcidenton. Dum ŝi preĝas, kiel estas kutimo antaŭ taŭrludado, ŝi vidas la foton de sia patrino kiun ŝia patro metis ĉe la bildo de la virgulino antaŭ sia tragedia ludo, sed ŝi ne rekonas ŝin. Poste, kiam ŝi eliras al la ludejo, don Martín, la manaĝero de Antonio krias al ŝi inter la homamaso, emocia, ke ŝia patro estus fiera je ŝi. Tio vekas la memoron de Carmen dum ŝi eniras en la ludejon. Aliflanke, Gruñón mismetis la signalojn de la taŭroj por ke Carmen ricevu la plej danĝeran (konvene nomita Satanás) anstataŭ bovideto. Ŝi timis kaj dekomence klopodas por malproksimiĝi, sed memoras la konsilojn de sia patro kaj belege taŭrludas, pro kio ŝi ricevas la aplaŭdon de la publiko kaj la mortopardonon de la taŭro.
Encarna, maskita donas al sia duonfilino Carmen venenigitan pomon kiu okazigas la morton de Carmen. Gruñón, kiu vidis la agadon de Encarna, decidas elaĉeti sin kaj gvidas la kolegojn por elimini Encarna, kiun ili enfermas kun taŭro kiu supozeble mortigos ŝin. Aliflanke la impresario uzas la kadavron de Carmen kiel foira allogaĵo. Ĉe ŝi restas la enamiĝinta nano, kiu finfine konstatas, ke ŝi eble ne estas tute mortinta, kiam li kisas ŝin kaj larmo eliras el ŝiaj fermitaj okuloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.