Tscheppach estas iama komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2014 parto de la nova komunumo Buchegg en la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 198 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Tscheppach | |
---|---|
Blazono de Tscheppach | |
Tscheppach | |
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio | |
Kantono | Soloturno |
Komunumo(j) | Buchegg |
Geografia situo | CH1903: 603075 / 221806 (mapo)47.1472222222227.4791666666667 |
Nombro de loĝantoj | 198 |
Areo | 1,86 km² |
Alteco | 558 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4576 |
Mapo de Tscheppach | |
Geografio
La iama komunumo Tscheppach situas en la Svisa Mezlando sur la norda flanko de la montoĉeno Bucheggberg, proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Tscheppach kaj la setlejoj Wallsiberg kaj Bitzihof. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,86 km², de kiuj 34% estas kovritaj de arbaro, 59% servas por agrikulturo kaj 6% por setlado.[1]
Najbaraj komunumoj
La iama komunumo Tscheppach limis en nordo al Leuzigen (BE), en nordoriento al Lüterkofen-Ichertswil, en sudokcidento al Brügglen, en sudo al Mühledorf, en sudokcidento al Hessigkofen, kaj en nordokcidento al Bibern.
Trafiko
Tscheppach situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Lohn-Ammannsegg al Schnottwil. Per la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Lohn-Lüterkofen al Schnottwil kaj per la taksibuso Bucheggberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Tscheppach datiĝas el la jaro 1334 kiel Scheppach. Dum mezepoko Tscheppach apartenis al la Senjorujo Buchegg, kiu estis parto de la kampargrafejo Etburgonjo kaj fariĝis en la jaro 1391 havaĵo de la urbo Soloturno. Ĝis 1798 la malalta jurisdikcio apartenis al la soloturna tribunalo de Aetingen, dum la supera jurisdikcio apartenis al la berna kampartribunalo Zollikofen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Tscheppach apartenis al la helveta distrikto Biberis. Ek de 1803 Tscheppach estas politika komunumo de la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno.[2]
Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iamaj komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach estis kunigitaj al la nova komunumo Buchegg.[3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.