BitTorrent estas nomo de samtavola dosierdisŝuta protokolo, kaj libera bitvara realigo de tiu protokolo, kaj poste de alia nelibera realigo. La protokolo estis originale kreita de programisto Bram Cohen, kaj nun zorgata de firmao Bittorrent, Inc.. Bittorrent estis kreita por distribui grandajn kvantojn da datenoj tra la mondo, sen malŝpari multe da konekteco. CableLabs esplora organizaĵo de la Nordamerika kabla industrio, kredas ke Bittorrent reprezentas 55 % de ĝia elsenda trafiko.
Klientoj
La unua Bittorrent-kliento estis verkita per Python. Ĝia fontkodo, ekde la versio 4.0, estas eldonita sub licenco Bittorrent Open Source License, kiu estas bazita sur la Jabber Open Source License.
Aliaj versioj estis sub permesilo de MIT aŭ GNU GPL.
La versio 6.0 estas mallibera kaj farita el la mallibera programo uTorrent.
Aliaj
Ekzistas pluraj kongruaj klientoj, skribitaj per pluraj programlingvoj, kiuj funkcias ĉe pluraj komputilplatformoj.
Jen kelkaj plene liberaj popularaj klientprogramoj:
- Aria2 (komandlinia)
- BitTornado
- Deluge
- KTorrent (por KDE)
- Transmission (nur por uniksecaj operaciumoj)
Vidu ankaŭ
- Individua repreno
- Samtavola ŝutado
- BitChute
- Jamendo disponigas elŝuteblan muzikon ankaŭ per BitTorrent
- Serĉilo de Google rifuzas dum tajpado aŭtomatan kompletigon de vortoj kiel «torrent», Vikinovaĵoj, la 28-a de januaro 2011.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.