From Wikipedia, the free encyclopedia
La bird-manĝanta Goliato (aŭ giganta tarantulo) estas araneo kiu apartenas al la familio de la theraposidae aŭ tarantuloj. Ĝi estas verŝajne la plej granda speco de araneo en la mondo. Ili vivas en la tropikaj ĝangaloj de Suda Ameriko, kaj iliaj kruroj povas etendiĝi ĝis 30 centimetroj. Ili povas pezi ĝis 120 gramoj. Inaj ekzempleroj vivas mezume 6 ĝis 14 jaroj, dum viraj vivas de 3 ĝis 6 jaroj. Ili kutime vivas en truoj en la grundo kiujn ili mem elfosas.
Bird-manĝanta Goliata Araneo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
8-jaraĝa ino
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Theraphosa blondi (Latreille, 1804) | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Malgraŭ la nomo, ili ne kutime manĝas birdojn, sed ili kapablas manĝi etajn vertebrulojn kiel musojn, lacertojn kaj ranojn. Ili estas inter la malmultaj tarantuloj, kiuj kapablas kapti kaj manĝi plenkreskan muson. Ilia veneno ne estas danĝera por homoj, kaj ilia mordo ne doloras pli ol la piko de vespo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.