From Wikipedia, the free encyclopedia
Baŭno, binjao aŭ Mangifera caesia estas malmulte konata specio de mango (Mangifera indica). Ĝi estas ĝis 40 m alta ĉiamverda arbo. La folioj estas altersidaj, eliptaj ĝis lancetformaj, 10–30 cm longaj kaj ĝis 8 cm larĝaj. La folioj staras dense kunaj je la finoj de la branĉoj. La floroj kreskas en finstarantaj floraroj. La multnombraj floroj estas helviolaj kaj disigas dolĉan odoron.
baŭno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Mangifera caesia Jack | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La fruktoj estas longaj, ovformaj, flavaj aŭ helbrunaj drupoj. La suka kaj mola fruktkarno estas blanka kaj gustas dolĉete kaj frukte. Male al la vera mango la fruktkarno ne estas fibreca. La fruktoj estas manĝataj freŝe aŭ uzataj por fari trinkaĵon. La fruktoj ankaŭ povas esti enmetitaj dolĉacide. Nematuraj fruktoj ne povas esti konsumeblaj, ĉar ili iritas la mukozon.
La baŭno indiĝenas en Malajzio, Sumatro kaj Borneo. La fruktoj estas kultivataj en diversaj regionoj de sudorienta Azio. La frukto estas konata en Tajlando sub la nomo „lam-yaa“ kaj en Filipinoj sub la nomo „bayuno“.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.