From Wikipedia, the free encyclopedia
Berenico la 2-a (n. -267 aŭ -266, m. -221; malnovgreke Βερενίκη Ευεργέτις, Berenī́kē Euergétis, "Berenico Bonfara"[1]) estis kunreganta reĝino de Ptolemea Egiptujo de -246 ĝis -222 kiel edzino de Ptolemeo la 3-a, kaj antaŭ tio reganta reĝino de Cirenaiko de -258 ĝis -246.
Berenico la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de decembro 2007 en Cireno | ||||
Morto | |||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Ptolemea Egiptio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Magas of Cyrene (en) vd | ||||
Patrino | Apama II (en) vd | ||||
Edz(in)o | Demetrius the Fair (en) Ptolemeo la 3-a vd | ||||
Infanoj | Ptolemeo la 4-a ( Ptolemeo la 3-a) Alexander (en) ( Ptolemeo la 3-a) Arsinoe III of Egypt (en) ( Ptolemeo la 3-a) Magas of Egypt (en) ( Ptolemeo la 3-a) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reĝino vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Berenico estis la sola filino de la reĝo Mago de Cireno, (kaj tiel nepino de Berenico la 1-a el ŝia unua edziniĝo) kaj de la seleŭkida princino Apamo. Ŝi edziniĝis al Demetrio, donante al li la cirenaikan tronon, kiam Mago mortis en -250/249. Post mallonga konflikto kun sia patrino, Berenico ordonis la murdon de Demetrio kaj edziniĝis al sia duonkuzo Ptolemeo la 3-a, la tria reĝo de la Ptolemea Regno, en -246, la jaro de ties reĝiĝo. La geedziĝo revenigis Cirenaikon en la ptolemean imperion. Kiel reĝino de Egiptujo, Berenico aktive partoprenis en ĝia regado, fariĝis parto de la ptolemea ŝtata religio apud sia edzo, kaj estis adorata sendepende kiel diino. La regento Sozibio murdis Berenicon nelonge post la reĝiĝo de ŝia filo Ptolemeo la 4-a en -221. La konstelacio Berenica Hararo estas tiel nomita pro ŝi.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.