Berenica Hararo estas unu inter la konstelacioj de tera ĉiela mapo.

Rapidaj faktoj konstelacio, Latina nomo ...
Berenica Hararo
Thumb
Thumb
Thumb
konstelacio
Latina nomo Coma Berenices
(genitiva Comae Berenices)
Mallongigo Com
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
Ĉashundoj  Granda Ursino  Leono  Virgo  Bovisto
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 11h 52m 0s ... 13h 30m 0s
Deklinacio 14° 0' 0" ... 34° 0' 0"
Areo 386 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 42
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 0
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 4,26
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -76° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -56° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Majo
Historio
Unua priskribo fare de
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj Johann Bayer (Uranometria 1603)
vdr
Fermi

Unu inter la galaksioj trovantaj en tiu stelaro, NGC 4565, estas fama ĉar tre bone prezentanta formon de la galaksioj viditaj deflanke.

Ĉefaj steloj

La Berenica Hararo ne enhavas rimarkinde helajn stelojn.

  • Beto Berenicharara (β Com), havante videblan magnitudon 4,23, estas la plej hela stelo en la konstelacio; ĝia absoluta magnitudo estas nur iom pli granda ol tiu de la Suno, kio ebligas tujan komprenon pri kiom malgrandiozus la Suno vidate je distanco de 27 lumjaroj.
  • Kapringo (α Com) havas videblan magnitudon 4,35, kaj distancas 47 lumjarojn de la sunsistemo. Laŭ la tradicia bildigo de la konstelacio, ĝi simbolas la gemon en la krono de Berenico.
  • Gamo Berenicharara (γ Com) estas oranĝkolora giganta stelo havanta magnitudon 4,35, malproksima 170 lumjarojn.

Aliaj objektoj

La Berenica Hararo abundas je malproksimaj galaksioj (ĉirkaŭ 200 milionoj da lumjaroj). Inter ili la galaksio M99 ofte bildatas en astronomiaj libroj, ĉar ĝi tre imprese kaj tipe montras la formon de spirala galaksio.

Alia galaksio, M64, distanca 17 milionojn da lumjaroj, estas bone konata de astronomoj, ĉefe de malprofesiuloj.

Mitologio

La mito de ĉi tiu konstelacio venas el historia persono, la reĝino Berenico la 2-a de Egiptio. Laŭ la legendo, ŝi votis oferi sian longan, belegan hararon se ŝia edzo revenos sekure de batalo. Li revenis, kaj ŝi tondigis la hararon kaj metis ĝin en la templon de Afrodita. Sekvantatage ili malaperintis. Por pacigi la koleregajn gereĝojn, la ĉefsacerdoto diris ke la ofero tiam plaĉis al la diino ke ŝi enĉieligis la hararon kiel konstelacion, indikante kosmoregionon kiu antaŭe konsideriĝis vosto de Leono. Tiu afero estis atribuita al Konon de Samos.

Thumb
Galaksio M64

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.