la ĉefa alfluanto de la Niĝera Rivero, en Kameruno kaj precipe en Niĝerio From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Benué (en franca la Bénoué) aŭ Benue, iam konata kiel Ĉadda aŭ Ĉada, estas la ĉefa alfluanto de la Niĝera Rivero. La rivero estas proksimume 1 400 km longa kaj estas preskaŭ entute navigebla dum la someraj monatoj. Kiel rezulto, ĝi estas grava transporta vojo en la regionoj tra kiuj ĝi fluas.
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Benué en orienta Afriko. Por la samregiona subŝtato en Niĝerio vidu artikolon Benué (subŝtato). |
Benue (rivero) | |
---|---|
rivero • fluanta akvejo | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 370 km |
Fluo | |
Fonto | Altebenaĵo de Adamaua |
- Alteco super marnivelo | 1 350 m |
- Koordinatoj | 7° 33′ 15″ N, 13° 32′ 52″ O (mapo)7.554166666666713.547777777778 |
Enfluejo | Niĝero |
- Alteco | 35 m |
- Koordinatoj | 7° 47′ 0″ N, 6° 45′ 0″ O (mapo)7.78333333333336.75 |
Geografio | |
Landoj | Kameruno |
Regionoj | Kogi Ŝtato |
Ĝi ekfluas en la Adamava Altebenaĵo de norda Kameruno, el kiu ĝi fluas okcidenten, kaj tra la urbo Garoua kaj la Lagdo Akvorezervejo, en Niĝerion sude de la Mandaraj Montoj, kaj tra Jimeta, Ibi kaj Makurdi antaŭ kuniĝi kun la rivero Niĝero ĉe Lokoja.
Grandaj alfluantoj estas la Gongola kaj la Majo Kebbi, kiuj konektas ĝin kun la rivero Logone (parto de la sistemo de la Lago Ĉado) dum inundoj. Aliaj alfluantoj estas Taraba kaj Kacina Ala.
Je la kunfluo, la Benué superas la Niĝeron laŭ volumo (ĉefa alporto antaŭ 1960: 3 400 m³/s kontraŭ 2 500 m³/s). Dum la venontaj jardekoj, laakvoporto de ambaŭ riveroj ege malpliiĝis pro irigacio.
La rivero Benué kaŭzis inundon en oktobro de 2012, rezulte en granda pliigo en la populacio de venenaj serpentoj en la distriktoj Duguri kaj Alkaleri en la Bauĉi Ŝtato. En julio de 2013 informo indikis, ke ĉirkaŭ 200 personoj en tiuj distriktoj estis mortintaj pro serpentomordo. La Ĝenerala Hospitalo en Kaltungo, Gombe Ŝtato estas la plej proksima loko por traktado kontraŭ serpentomordo; "ĉiu ajn kiu havas sorton veni al Kaltungo estas traktata kaj post nur du tagoj tiu povas reveni hejmen."[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.