Literaturo en bengala lingvo From Wikipedia, the free encyclopedia
Bengala literaturo (en Bengala: বাংলা সাহিত্য, latinigite: Bangla Sahityô) referencas la aron de verkoj en Bengala lingvo kio kovras malnovbengalan, mezbengalan kaj modernan bengalan lingvojn kun la ŝanĝoj laŭlonge de la tempopaso kaj la dinastiaj patronado aŭ nepatronado.[1] Bengala disvolviĝis laŭlonge de ĉirkaŭ 1 300 jaroj. Se la apero de la Bengala literaturo sugestas datojn el ĉirkaŭ 650 n.e., la disvolvigo de la Bengala literaturo postulas esti 1 600 jarojn aĝa. La plej frua konservita verko en Bengala literaturo estas "Ĉarjapada", nome kolekto de budhismaj kantoj en malnovbengala el la 10-a kaj 11-a jarcentoj.
La kronologio de la Bengala literaturo estas dividita en tri periodoj: nome antikva (650–1200), mezepoka (1200–1800) kaj moderna (post 1800). Mezepoka Bengala literaturo konsistas el variaj poeziaj ĝenroj, kiel Hinduismaj religiaj skribaĵoj (ekz. Mangalkavja), Islama eposo (ekz. verkoj de Sjed Sultan kaj de Abdul Hakim), Viŝnuismaj tekstoj (ekz. biografioj de Ĉaitanja), tradukaĵoj el Araba, Persa kaj Sanskrito, kaj nereligiaj tekstoj de islamaj poetoj (ekz. verkoj de Alaol). Romanojn oni enkondukis meze de la 19-a jarcento. Nobel-premiito Rabindranath Tagore estas la plej bone konata figuro de Bengala literaturo en la tuta mondo. Kazi Nazrul Islam, fama aktivulo kaj kontraŭ-brita verkisto, estis priskribita kiel la "Ribela Poeto" kaj estas nun agnoskita kiel la Nacia poeto de Bangladeŝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.