From Wikipedia, the free encyclopedia
Belle-Île-en-Mer | ||
---|---|---|
insulo | ||
Situo | Atlantiko | |
Geografia situo | 47° 19′ 40″ N, 3° 11′ 10″ U (mapo)47.327887-3.186092 | |
| ||
Areo | 85,63 km² | |
Ŝtato | Francio | |
Teritorio | Departemento Morbihan en regiono Bretonio | |
Loĝantaro | 5 270 (2012) 62 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Le Palais | |
Belle-Île-en-Mer (franca elparolo: [bɛl il ɑ̃ mɛʁ], laŭvorte “bela insulo en maro”, bretone: Ar Gerveur) estas franca atlantika insulo, situanta sude de Bretonio. Ĝi havis 5 270 loĝantojn en 2012.[1]
Belle-Île-en-Mer situas en suda Bretonio, 12 km sude de Quiberon. Ĝi estas proksimume 17 km longa kaj 8 km larĝa.
La teritorio de la insulo kongruas kun la kantono Belle-Île-en-Mer, kiu inkluzivas kvar komunumojn:
Ekde de 1765, 78 familioj (iom pli ol 300 personoj) de akadianoj rifuĝintoj de la « Elpelo de la akadianoj » de 1755 ekloĝis en Belle-Île.[2]
El la vico de menhiroj kiuj konsistigis unikan linion trairantan la insulon laŭ ties larĝo kaj kiu estis atestita en 1701,[3] nur tri estas ankoraŭ videblaj (Tiu de Kervarigeon, la du de Kerlédan : Jean (ĉi bildo), kaj Jeanne) : la aliaj megalitoj estis detruitaj, iuj tajlitaj por konstruŝtonoj.
Belle-île havas du ĉefajn havenojn, tiun de Le Palais kaj tiun de Sauzon, kaj ankaŭ dudekon da naturaj havenoj por ŝirmi boatojn.
Belle-île estas signalizita per tri lumturoj : la lumturo de Goulphar, la lumturo de Poulains kaj la lumturo de Kerdonis.
La granda lumturo de Belle-île estas vizitebla.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.