Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bebel Gilberto [beˈbɛl ʒilˈbɛrtu] (naskiĝinta la 12-an de majo 1966 en Novjorko kiel Isabel Gilberto de Oliveira) estas brazila kantistino kaj kantaŭtorino. Ŝi estas la filino de João Gilberto kaj Miúcha (Heloísa Buarque de Hollanda, fratino de Chico Buarque), du gravuloj de la muzika mondo de Brazilo.
Bebel Gilberto | |
---|---|
Bebel Gilberto en Budapeŝto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de majo 1966 (58-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | brazilportugala • angla |
Ŝtataneco | Usono Brazilo |
Familio | |
Patro | João Gilberto |
Patrino | Miúcha (en) |
Okupo | |
Okupo | kantisto komponisto ĵazmuzikisto aktoro |
TTT | |
Retejo | https://www.bebelgilberto.com |
Bebel Gilberto komencis jam kiel infano kanti en ĥoroj kaj sur diskoj por infanoj, ankaŭ ŝi prezentis en muzikaloj.
Dum la 1980-aj jaroj ŝi provis solistan karieron kaj kunlaboris precipe kun Cazuza, sed ankaŭ aliaj steluloj de Muziko Populara Brazila. En la jaro 1991 ŝi transloĝis al Novjorko, kie ŝi kunlaboris kun muzikistoj kaj diskludistoj kaj provis kunfandi sian bosanovon kun aliaj muzikstiloj. En la jaro 2000 ŝi eldonis kune kun diskludisto Suba sian lumdiskon Tanto Tempo, kiu atingis bonan lokon en la mondmuzikaj ranglistoj. En la jaro aperis la disko Tanto Tempo Remixes, kiu sin apogis sur la sukceson de ŝia lumdisko. En 2004 sekvis la albumo Bebel Gilberto kaj en 2005 ties remiksaĵoj.
Ŝiaj konataj kantoj Samba da Benção, Tanto Tempo kaj Mais Feliz estas filmmuzikaĵoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.