From Wikipedia, the free encyclopedia
Beato de Liébana (701?-798), kromnome Sankta Beato, estis mozaraba monaĥo de la Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana, en Liébana (nuna Kantabrio, Hispanio), ĉe la montaro Picos de Europa. Lia plej konata verko estas Komentarioj pri Apokalipso, finverkita en 768 kaj tre populara dum Alta Mezepoko. Krome, li verkis pri discienco, politiko kaj geografio.
Beato de Liébana | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Beato de Liébana | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 730 en Liébana | |
Morto | 19-an de februaro 798 (67-jaraĝa) en Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | hispana • latina vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Asturio vd | |
Profesio | ||
Okupo | pastro teologo verkisto monaĥo iluministo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Saint-Sever Beatus vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En Eŭropo, la vorto beato iĝis samsignifa al mane skribitaj verkoj de la 10-a kaj 11-a jarcentoj kun imaĝoj, kiuj kopias la tekston de la verkoj Apokalipso de Sankta Johano kaj la Komentarioj pri Apokalipso.
En Kantabrio kaj Asturio oni respektas lin kiel sanktulon kaj nomtago estas la 19-a de februaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.