La bazidiomicetoj[1] (latine Basidiomycetes) estas klaso de la bazidomikotoj[1] aŭ klabfungoj[2] (latine Basidiomycota), filumo de la fungoj. Ilia funga histo, la subtere kreskeganta micelio, formas surtere en preskaŭ nedifinebla tempo la fruktokorpojn, kiuj konsistas ĉe la plej konataj fungoj el trunketo kaj ĉapelo. Sur la suba flanko de la ĉapelo, en la produkta tavolo, produktiĝas la sporoj. La plimulto de la manĝeblaj, kolektitaj fungoj apartenas al bazidiofungoj.
Bazidiomicetoj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||
| ||||||
Subfilumo: Pucciniomycotina | ||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||
Priskribo
La bazidiofungojn karakterizas la bazidioj – formiĝantaj ĉe la suba parto de la fungoĉapelo – en kies fino produktiĝas la sporoj (ĉe la aliaj fungoj, la sporoj estiĝas en sporangioj aŭ askoj). La bazidioj troviĝas en aparta tavolo, en himenio kiu donas la karakterizan anatomian strukturon de la ĉapela subo (lameloj, tuboj, dornoj ktp.). En la bazidiaj faldaĵoj, en la sterigmoj, troviĝas la rezulto de mejozo je 4 bazidiosporoj, kiuj finfine servas la disvastiĝon. La bazidio estas cilindra aŭ klabforma funga ĉelo, stranta ofte kvarope.
La el unu sporo elĝermanta funga fadeno, la hifo, estas haplojdo aŭ unuĉelkerna, tio estas la ĉelaj kernoj de la septitaj hifoj enhavas nur simplan kromosomaron. Tiu unuĉelkerna hifo kunkreskas baldaŭ kun alia dua unuĉelkerna hifo, tiel la micelo iĝas duĉelkerna (la askomicetoj restas haplojdoj, unuĉelkernaj). Post la kunfandiĝo de la du hifoj, la micelo kreskegas subtere kaj ankoraŭ ne kreskigas fruktokorpon. La fruktokorpo ofte kreskas nur post jaroj kaj en difinita sezono, ĝi estas tre varia: disetendiĝanta, krutosimila, ĉapela kaj trunketa, tuberforma aŭ mankas.
Sistematiko (laŭ hungaraj biologiaj faklibroj) kun la gravaj ordoj
- bazidiofungoj
- subklaso: segmentumitaj bazidiofungoj (Heterobasidiomycetidae aŭ Phragmobasidiomycetidae): la bazidioj dividiĝas je 4 ĉeloj per vertikalaj aŭ horizontalaj muroj. Ili estas parazitaj fungoj.
- ordo: Rustofungoj aŭ Smutofungoj aŭ Uredinaloj (Uredinales)
- ordo: Ustilagofungoj aŭ Ustilaginaloj (Ustilaginales)
- ordo: ĵeleaj fungoj (Tremellales)
- ordo: orelfungoj (Auriculariales)
- subklaso: nesegmentumitaj bazidiofungoj (Homobasidiomycetidae aŭ Holobasidiomycetidae): la bazidoj estas unuĉelaj, la miceloj plurjaraj. La fruktokorpo kreskas komence de somero, aŭtune, ĉe kelkaj tindrofumgoj la fruktokorpo estas plurjara. Ili estas malofte parazitaj fungoj, ofte vivas sur putriĝanta ligno aŭ formas mikorizon.
- ordo: Exobasidiales
- ordo pufaj fungoj (Gasteromycetales): ilia korpo ne dividiĝas je ĉapelo, trunketo, malfermiĝas nur ĉe sporomaturiĝo.
- ordogrupo: himeniaj fungoj (Hymenomycetes). Al tiuj apartenas plimulto de manĝeblaj fungoj, tidrofungoj; la bazidioj formas himenion.
- ordo: senlamenaj fungoj (poliporaloj) (Polyporales aŭ Aphylloporales) tindrofungoj, poliporo,
- ordo: ĉapelaj fungoj (Agaricales) vidu manĝeblaj fungoj
- familio: lamelaj fungoj (Agaricaceae): ŝampinjono, pleŭroto
- familio: boletofungoj (boletacoj Boletaceae): la bazidioj troviĝas sur tubetoj
- subklaso: segmentumitaj bazidiofungoj (Heterobasidiomycetidae aŭ Phragmobasidiomycetidae): la bazidioj dividiĝas je 4 ĉeloj per vertikalaj aŭ horizontalaj muroj. Ili estas parazitaj fungoj.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.