From Wikipedia, the free encyclopedia
Bazanito (greka lingvo: βασανίτης) estas vulkana ŝtonaĵo kaj apartenas al la alkaliŝtonaĵo.
La deveno de la vorto ne estas tute klara. Ekzistas la ebleco ke la nomo venas de la lando Baŝano, kiu estis menciita en la malnova testamento kaj situas en la hodiaŭa Sirio.[1]Alia ebleco estas la deveno de la greka βασανίτης [λίθος] (provo ŝtono, tre malmola ŝtono), basanítēs [líthos], „provŝtono“ respektive βάσανος, básanos, „fosostango-ŝtono“.
La ŝtonaĵo konsistas el feldspatoj kiel leŭcito kaj nefelino, aldoniĝas aŭgito, olivino kaj maloftaj feraj kaj titanaj oksidoj kiel ilmenito kaj magnetito. Malgrandaj procentaĵoj de alkalaj feldspatoj povas ĉeesti.
Kemie bazanito enhavas kompare kun bazalto tre malmulte da silicia oksido de 42 ĝis 45 procentaĵoj, sed alta procentaĵo de alkalioksido de 3 ĝis 5,5 procentoj.
Nefelinbazamito enhavas relative grandajn procentaĵojn de feldspato, nefelino kaj aŭgito, olivino, neniu leŭcito. Ĝi konsistas el ruĝe-bruna aŭ grize bruna vulkana vitro kaj mikrokristala maso en kiu enestas olivino kaj klinopirokseno. Konata nefelinbazamito estas limburgito.
Leŭcitbazamito similas tre al nefelinbazanito. La sola diferenco estas, ke ĝi ne enhavas nefelinon sed leŭciton.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.