Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La batidacoj (latine Bataceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo brasikaloj (Brassicales). Ĝi enhavas ununuran genron (batido) kaj 2 speciojn[1],[2].
Batidacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
mara batido (Batis maritima) | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
batido Batis P. Browne | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La nomo de la tipa genro Batis elvenas el latino batis, batidis kaj la greka βατίς, βατίδος, kio indikas la nomon de tiu planto en tiuj malnovaj lingvoj.
La esperantigo de tiu termino Batis estas "batido", termino klasike konstruita laŭ la genitiva formo, kaj laŭ la PIV-a modelo Crepis > krepido[3], des pli ke la vorto "bato" jam ekzistas en Esperanto ("la ago bati", kaj "mezurunuo de kapacito"[4]).
En Esperanto, la nomo de la familio rekte elvenas de ĝia tipa genro, aldonante "-acoj" ĉe la fino de ties radiko. Tio klarigas la Esperantan terminon "batidacoj", laŭ la PIV-a modelo Amaryllis > amarilido > amarilidacoj[5], kvankam tiu termino malsimilas la sciencan latinan nomon Bataceae.
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (2 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[6]:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.