Thayngen

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Thayngenmap

Thayngen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 4221 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Thayngen (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Thayngen
Blazono de Thayngen
Blazono de Thayngen
Thayngen
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
DistriktoNe estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj 47° 44′ 49″ N  42′ 31″ O (mapo)

Nombro de loĝantoj4221
Areo11,92 km²
Alteco437 m super marnivelo
Poŝtkodo8240
Komunumkodo{{{kodo}}}
Mapo de Thayngen
vdr
Fermi

Geografio

Thayngen situas en la okcidento de Kantono Ŝafhaŭzo ĉe la landlimo al Germanio. Ekde la 1-a de januaro 2004 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Barzheim integriĝis al Thayngen. Apartaĵo de Thayngen estas, ke ĝia limo kun germanio estas kun 11 km pli longa ol la 7-kilometra limo kun svisaj komunumoj. Thayngen limas en nordo al Hilzingen en Germanio, en oriento al Gottmadingen en Germanio, sude al Dörflingen, sudokcidente al Ŝafhaŭzo, okcidente al Stetten kaj Lohn kaj en nordokcidento al Bibern.

Trafiko

Tra Thayngen pasas la fervojlinio de Deutsche Bahn de Ŝafhaŭzo tra Singen al Stutgarto kaj en Thayngen troviĝas ankaŭ la aŭtoŝosea doganejo de la nacia aŭtostrato N4 de Vinterturo tra Ŝafhaŭzo al Singen.

Historio

Unuaj homoj spuroj en la prehistoria kaverna Kesslerloch aĝas pli ol 10000 jarojn.

La unua dokumenta mencio de Thayngen datiĝas el la jaro 995. En la jaro 1499 dum la Ŝvabaj Militoj Thayngen atakis sin kontraŭ ŝvaba armeo, kiu bruligis tiam la vilaĝon. Komence de la 16-a jarcento la urbo Ŝafhaŭzo akiris du trionojn de la terenoj de Thayngen kaj tiel en la jaro 1501 Thayngen kune kun Ŝafhaŭzo aliĝis al la Svisa Ĵurkomunumo.

Per la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Thayngen akiris politikan liberecon de la urbo Ŝafhaŭzo kaj egalrajtecon kun la urbo.

Mejloŝtono estis la malfermo de la fervojlinio de Ŝafhaŭzo al Singen en la jaro 1863 per kiu komenciĝis ankaŭ en Thayngen la industriiĝo.

Komunuma kunfandiĝo

Per la publika baloto de dimanĉo la 17-an de aŭgusto 2008 la kvin aŭtonomaj komunumoj Thayngen, Altdorf, Bibern, Hofen kaj Opfertshofen akceptis la kunfandiĝon de iliaj komunumoj kun efiko je la 1-a de januaro 2009. La nova komunumo Thayngen havos proksimume 5000 loĝantojn.

Ekonomio

En Thayngen setlas diversaj gravaj entreprenoj. La plej grava estas Knorr, kiu apartenas al la tutmonda koncerno Unilever, kies svisa kaj eŭropa sidejo nuntempe troviĝas en Thayngen.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.