From Wikipedia, the free encyclopedia
Banŝio (el la irlanda bean sí, [ˈbæn.ʃi] laŭ IFA, t.e. Virino de la fea monteto) estas legenda estulo en irlanda, skotlanda kaj kimria folkloro kutime rigardita kiel mortiga omeno.
Ekzistas multajn nomojn laŭ la regiono, kaj Banŝioj nuntempe estas plej fama sub la angligo Banshee.
Ĉiuj tiuj nomoj devenas de la maljuna irlanda lingvo ben síde kiu signifas "fea virino". Ben estas virino kaj síde (kiu poste fariĝos Sídhe en la irlanda kaj Sìth en la skotgaela) aludis unue al teraj montetoj kies loĝantoj estis supernaturaj estuloj, similaj al elfoj aŭ feoj en alilandaj mitaro. Poste, la senco evoluis kaj Sídhe nomis tiujn loĝantojn mem. Laŭ la malsamaj fontoj, ilis estus ĉu prauloj, ĉu spiritoj de la naturo, ĉu la keltaj gedioj mem.
Tradicie, kiam vilaĝano mortis en Irlando, virino kantus lamentadon dum la funebro. Tiajn virinojn oni nomas caoineadh ([ˈkiːnʲə] aŭ [ˈkiːnʲuː] en la irlanda, angligita Keeners). Laŭlegende, por la mortintoj de kvin gravaj irlandaj familioj: O'Grady, O'Neill, O'Brien, O'Connor, kaj Kavanagh, la plorkanto estus faride de fea ino. Kiam pluraj banŝioj aperis samtempe, ĝi aŭguris la morton de famulo aŭ sanktulo. La fabelo kelkfoje temas pri virino kiu, kvankam nomita feino, estis fantomo, kutime de aparta murdita ino aŭ de bebino kiu mortis tuj postnaske.
Banŝio povas bunte aspekti, sed plejofte estas blanke aŭ grize vestita kaj havas longaj kaj helaj haroj kiujn ŝi aranĝas per arĝenta kombilo (tamen, laŭ la klerulo Patricia Lysaght, tio estas konfuzo kun sirenaj mitoj). Tial, se oni vidas kombilon kuŝanta surgrunde, oni neniam pluku ĝin, ĉar ĝi alportas malbonŝancon. Banŝio povas ankaŭ aperi sub la formo de korniko aŭ ruĝgorĝulo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.