Babao
orient-Eŭropa dolĉa cilindroforma kuko From Wikipedia, the free encyclopedia
Babao[1] estas dolĉa, gista kuko, ofte kun sekvinberoj kaj sorbigita per rumo. Ĝi havas la formon de konuso kun detranĉita pinto[2]. En Pollando ĝi estas tipa bakaĵo de Pasko.

Etimologio
En slavaj lingvoj la vorto baba signifas avinon aŭ maljunan virinon. En la pola la vorto estis uzata por nomi aron da aferoj (bestoj, plantoj, monero kaj kuko[3]). Ĝi estas uzata por la kuko eble pro simileco al falbaloj de jupo[4]. Laŭ alia versio la nomon elpensis la reĝo Stanisław Leszczyński, kiu prenis la nomon de Ali Babo el Mil kaj unu noktoj[5].
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.