From Wikipedia, the free encyclopedia
MARKÓ Béla estas hungarlingva poeto, redaktoro, tradukisto kaj politikisto. Li estis naskita la 8-an de septembro 1951 en Târgu Secuiesc.
Béla Markó | |||||
---|---|---|---|---|---|
Béla Markó en 2010 | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de septembro 1951 (73-jaraĝa) en Târgu Secuiesc | ||||
Religio | Kalvinismo vd | ||||
Lingvoj | hungara • rumana vd | ||||
Ŝtataneco | Rumanio vd | ||||
Alma mater | Universitatea Babeș-Bolyai vd | ||||
Partio | Romániai Magyar Demokrata Szövetség vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Anna Kós (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Literatura tradukisto poeto politikisto verkisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Béla Markó abiturientiĝis en sia naskiĝurbo en 1970 kaj akiris diplomon de hungara-franca fako de la Universitato de Kluĵo en 1974. De 1974 ĝis 1976 li instruis la francan en ĝenerala lernejo de Marosszentanna. Poste iĝis redaktoro de la hungarlingva literatura gazeto Igaz Szó (Vera Vorto). De decembro 1989 li estas ĉefredaktoro de la literatura revuo Látó, kiu ĉiusemajne eldoniĝas en Târgu Mureș. Post la rumana revolucio en 1989 li aktiviĝis en la politika kampo. Li estas membra de hungara kaj rumana verkistaj asocioj kaj ĝenerala sekretario de Romániai Magyar PEN Club. De 1990 li estas membro de la rumana senato kiel reprezentanto de la Demokratia Unuiĝo de Hungaroj en Rumanio; de 1992 ĝis 2011 li estis prezidanto de tiu partio. De 2004 ĝis 2007 li estis vicĉefministro; en tiu ofico li okupiĝis pri la eŭropa integriĝo de Rumanio kaj pri lernejoj kaj kulturo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.