From Wikipedia, the free encyclopedia
Béla Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Béla estis hungara kemiisto, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis nemesmiliticsi [nemeŝmilitiĉi].
Béla Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1879 en Ĵabalj |
Morto | 22-an de junio 1923 (44-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 11/1. parcella, 1. sor, 31. sír |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kemiisto geologo kemia inĝeniero |
Béla Horváth naskiĝis en 1879 en Hungara reĝlando en Zsablya (nuntempa Ĵabalj en Serbio). Li mortis la 22-an de junio 1923 en Budapeŝto.
Béla Horváth frekventis universitatojn en Vieno, Zuriko, Karlsruhe, Bazelo. Li akiris medicinan/teknikan diplomojn en 1903 Bazelo/Karlsruhe. Post siaj studoj li laboris en la universitata instituto en Budapeŝto, en 1904 li komencis instrui en la sama urbo en la bestkuracista altlernejo, kie li estis nomumita privata profesoro en 1915. Li estis ankaŭ ĉefkemiisto-geologo kaj laboratoriestro en reĝa geologia instituto inter 1909 kaj 1918. Li okupiĝis pri analizoj de grundoj kaj ŝtonaĵoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.