From Wikipedia, the free encyclopedia
Béla Fáy [fAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fáy Béla estis hungara aktoro.
Béla Fáy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 8-an de junio 1901 en Érsekújvár (Hungara reĝlando) |
Morto | la 8-an de novembro 1984 en Baden bei Wien (Aŭstrio) |
Ŝtataneco | Aŭstrio Hungario Aŭstrio-Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmreĝisoro |
Béla Fáy naskiĝis la 8-an de junio 1901 en Érsekújvár (Hungara reĝlando; nuntempa Nové Zámky en Slovakio), li mortis la 8-an de novembro 1984 en Baden bei Wien (Aŭstrio).
Béla Fáy frekventis komercan mezlernejon, poste li akiris diplomon en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi. Li komencis sian aktoran karieron en 1924, li havis rolojn en provincaj urboj (Sopron, Szombathely, Pécs, Szeged, Miskolc, ankaŭ en Ĉeĥoslovakio por la hungara minoritato). En 1934 li ekhavis postenon en Hungara Radio, krome li havis rolojn en Teatro Magyar, Teatro Városi, Gaja Teatro (1938-1944). Dum la nazia erao li estis negocisto, tamen post la 2-a mondmilito la politika komisiono malpermesis lin de la aktorado. Li iĝis simpla ŝoforo. En 1947 li disidis al Venezuelo, poste li vivis en Ĉilio, fine en Aŭstrio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.