From Wikipedia, the free encyclopedia
La termino aŭtonomigo[1][2][3] [*aŭtonomio=aŭtonomeco], foje enpovigo (angle empowerment) referencas al aranĝoj por fortigi la gradon de memstareco kaj mem-determinado en individuoj, grupoj kaj komunumoj por kapabligi ilin reprezenti siajn interesojn en respondeca kaj mem-determina maniero. Temas pri procezo por havigi pli da povon al tiuj individuoj aŭ grupoj por agi sur la sociaj kondiĉoj, ekonomiaj, politikoj aŭ ekologiaj al kiuj ili estas konfrontataj. Ĝi rilatas ankaŭ al pli forta kaj pli memcerta konduto, precipe en rilato al la kontrolo de sia propra vivo[4], postulante siajn proprajn rajtojn.
Aŭtonomio kiel metodologio estas ankaŭ asociata kun feminismo.
Oni parolas pri aŭtonomeco (el la malnovgreka αυτονομία, (αὐτονομία) autonomía = donante memstare leĝojn) laŭ fakbranĉoj ankaŭ en senco de "memstareco", "sendependeco", "memadministrado" aŭ "decidlibireco". Autonomeco signifas pli-malpli sendependecon de eksteraj cirkonstanscoj.
La koncepto naskiĝis komence de la 20-a jarcento en Usono en kunteksto de lukto, en tiu tempo konsiderata kiel povogajno fronte al dominanta grupo. La koncepto iom post iom estis uzita en pli larĝa vizio kaj pli loza, proksime al kulturo de partopreno.
En alilingvujoj la angla termino empowerment restas malfacile tradukebla. Oni referencas al ĝi foje kiel "agokapablo"[5], "emancipacia kapablo"[6], "agopovo"[7] aŭ fake eĉ per la neologismo "agentiveco" (france agentivité)[8].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.