Axel Rousseau

franca esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Axel ROUSSEAU [aksɛl ruso], ankaŭ konata kiel Axel486 (naskiĝis en 1978)[1] estas franca esperantisto kiu loĝas en Parizo. Inter la jaroj 2011 kaj 2015 li estis la prezidanto de la asocio Espéranto-France (ĝis 2000 nomata Unuiĝo Franca por Esperanto), kaj ekde 2017 denove gvidas la asocion.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Axel Rousseau
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Fermi

Li esperantistiĝis ĉirkaŭ la jaro 1999[1] kaj poste fariĝis prezidanto kaj sekretario de Junulara Esperantista Franca Organizo kaj ĉefredaktoro de JEFO informas, ĝia organo. Li ankaŭ estis redaktoro de la gazeto Vola Püg' kaj lanĉis la esperantistan videopodkaston Farbskatol'. Kune kun Laurent Vignaud li tradukis la programon Kurso de Esperanto en la francan lingvon.[1]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.