Aulne
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rivero Aulne (Aon bretonlingve) estas franca marborda rivero longa je 140 km[1], kiu fontas sur la komunumo Lohuec en departemento Côtes-d'Armor kaj elfluas en la rodon de Brest je la nivelo de la komunumoj Landévennec kaj Rosnoën. Ĝia vala parto nomiĝas ankaŭ "Rivero de Châteaulin".
Aulne | |
Le Ster Aon bretonlingve | |
Rivero | |
Rivero Aulne vidata de supre de Landévennec | |
Lando | Francio |
---|---|
Regiono | Bretonio |
Urboj | 2
|
Fontrivero | Lohuec |
- situo | Côtes-d'Armor, Bretonio, Francio |
Enfluejo | Rodo de Brest |
- situo | Finistère, Bretonio, Francio |
- koordinatoj | 48° 16′ 52″ N 4° 16′ 08″ U (mapo) |
Longo | 140 km (87 mi) |
Vikimedia Komunejo: Aulne (river) | |
La nomo Aulne venas de la modifo de la kelta vorto Aven aŭ Avon aŭ Aoun kaj de la esprimo, kiu estis derivita en la bretonan lingvon kiel Steir-Aoun aŭ Ster-Aoun, tio estas "profunda rivero"[2].
Mara rivero longa je 140 km, rivero Aulne fontas en Lohuec, apud la loko nomata Penn Aon, oriente de Menez Are. Tiu mara rivero fluas en sia monta parto de nordo al sudo, en fendo inter Lanneanou kaj Landeleau farita per la erupcio de la granita masivo de Huelgoat. Pli alvale, post la kunfluejo kun rivero Hyères, ĝi fluas paralele al la armorika direkto de la faldoj, tio estas de oriento al okcidento. Sed ĝi desegnas tre kurbaj kaj interkrutaj meandroj : inter la kunfluejo kun rivero Hyères en Pénity-Saint-Laurent, komunumo de Landeleau, kaj Châteaulin, ĝia fluejo estas longa je 60 km sed la birdfluga distanco estas nur 30 km[3].
Alvale, inter Pont Triffen kaj Port-Launay, rivero Aulne estas kanalizita kaj konsistigas parton de la kanalo inter Nantes kaj Brest. Rivero Aulne finiĝas per rio laŭ siaj 18 lastaj km inter Châteaulin kaj Rosnoën, kiu estas submetata al la influo de la tajdoj. Tiu parto de la rivero, de Port-Launay al la maro, estis ofte nomata mara Aulne kaj fluas en la rodon de Brest je la nivelo de Landévennec.
Meandro de mara Aulne ŝirmas la ŝiptombejon de Landévennec.
De la kunfluejo kun rivero Hyères ĝis Châteaulin kaj eĉ Port-Launay, la meza fluejo de rivero Aulne koincidas kun parto de la kanalo inter Nantes kaj Brest, ne plu uzata por komerca navigado, sed alloga por la kanfiŝistoj kaj la padantojn sur la haŭlvojo. Turisma navigado ekzistas ĉirkaŭ Châteauneuf-du-Faou.
Dum la kvaternaraj glaciepokoj, kaj parte dum la lastaj glaciepokoj risa Glaciepoko kaj vurma Glaciepoko, rivero Aulne ankoraŭ fluis tra la nuna situo de la rodo de Brest por aliri Atlantikon, la marnivelo estis tiam je 80 ĝis 120 metroj sub la nuna nivelo. Sub la akvo de la rodo de Brest ekzistas tre kurbaj meandroj de la malnova fluejo de rivero Aulne, duone mergitaj (la duoninsulo de Landévennec estas la lobo de malnova meandro) aŭ tute mergitaj. La marbordaj riveretoj, kiuj elfluas en la rodon de Brest, inkluzive de rivero Élorn, estis tiutempe flankriveroj de rivero Aulne.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.