From Wikipedia, the free encyclopedia
Auguste VACQUERIE (naskiĝinta la 19-an de novembro 1819 ĉe Villequier, Seine-Maritime; mortinta la 19-an de februaro 1895 en Parizo) estis franca ĵurnalisto kaj literaturulo.
Auguste Vacquerie | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1819 en Villequier |
Morto | 19-an de februaro 1895 (75-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Pierre-Corneille (en) Lycée Charlemagne (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Charles-Isidore Vacquerie (en) |
Frat(in)o | Charles Vacquerie |
Parencoj | Léopoldine Hugo (bofratino) Chauveau (patrino) |
Okupo | |
Okupo | verkisto dramaturgo fotisto ĵurnalisto poeto dramaturgo |
Li estis ekde siaj pli fruaj tagoj admirinto de Victor Hugo, kun kiu li konektiĝis per la geedzeco de sia frato Charles kun Léopoldine Hugo. Inter liaj plej fruaj romantikaj produktaĵoj estas volumo de poemoj, L'Enfer de l'esprit (1840), traduko de Antigono (1844) kunlabore kun Paul Meurice kaj melodramo Tragaldabas (1848). Li estis unu el la gravaj kontribuintoj al la Evenement kaj sekvis Hugon en lian ekzilon en Ĵerzejon. En 1869 li reiris al Parizo, kaj kun Meurice kaj aliuloj fondis la kontraŭimperian Rappel-on. Liaj artikoloj en tiu ĵurnalo estis pli ol unufoje la okazo de leĝaj procedoj. Post 1870 li fariĝis redaktoro. Aliaj el liaj verkoj estas Souvent homme varie (1859), komedio strofa; Jean Baudry (1863), la plej sukcesa el liaj teatraĵoj; Aujourd'hui et demain (1875); Futura (eldonita en 1900), kaj poemoj pri filozofiaj kaj homarhelpaj temoj. Li eldonis kolektitan eldonon de siaj teatraĵoj en 1879 kaj tezaron en 1885. Vacquerie mortis pro sifiliso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.