From Wikipedia, the free encyclopedia
En matematiko, asocieca alĝebro estas vektora spaco (aŭ pli ĝenerale, modulo), kiu permesas ankaŭ multiplikadon de vektoroj en distribueca kaj asocieca maniero. Ili estas tial specialaj alĝebroj (kelkfoje nomataj "algebrao" aŭ "algebro" anstataŭ "alĝebro".)
Asocieca alĝebro A super kampo K estas difinita kiel vektora spaco super K kaj ankaŭ K-dulineara multipliko A x A → A (kie la bildo de (x,y) estas skribita kiel xy) tia, ke por multiplikado validas la asocieca leĝo:
La dulineareco de la multipliko povas esti esprimita kiel
Se A enhavas identan eron, kio estas ero 1 tia ke 1x = x1 = x por ĉiuj x en A, tiam A estas 'asocieca alĝebro kun unuo aŭ unuohava (aŭ unuargumenta) asocieca alĝebro. Tia alĝebro estas ringo, kaj enhavas ĉiujn erojn a de la kampo K per identigo kun a1.
La antaŭvenanta difino ĝeneraliĝas sen iu ajn ŝanĝo al alĝebro super komuta ringo K (escepte, ke K-lineara spaco estas tiam nomita modulo (modela teorio) kaj ne vektora spaco). Vidu alĝebro (ringa teorio) por pli.
La dimensio de la asocieca alĝebro A super la kampo K estas ĝia dimensio kiel K-vektora spaco.
Se A kaj B estas asociecaj alĝebroj super la sama kampo K, alĝebra homomorfio h: A → B estas K-lineara surĵeto kiu estas ankaŭ multiplika en la senco, ke h(xy) = h(x) h(y) por ĉiuj x, y en A. Kun ĉi tiu nocio de strukturkonservanta transformo, la klaso de ĉiuj asociecaj alĝebroj super K iĝas kategoriojn.
Prenu ekzemple la alĝebron A de ĉiuj reel-valoraj kontinuaj funkcioj R → R, kaj B = R. Ambaŭ estas alĝebroj super R, kaj la bildigo kiu asignas al ĉiu kontinua funkcio f la nombron f(0) estas alĝebra homomorfio de A al B.
En la pli supre difino de asocieca alĝebro, la difino de asocieco estis farita kun pritakso al ĉiuj eroj de A. Estas fojfoje pli oportune havi difinon de asocieco, en kiu ne bezonas mencii la erojn de A. Tio povas esti farita kiel sekvas. alĝebro estas difinita kiel bildigo M (multipliko) sur vektora spaco A:
Asocieca alĝebro estas alĝebro kie la bildigo M havas la propraĵon
Ĉi tie, la simbolo signifas funkcian komponaĵon, kaj Id estas la identa surĵeto: Id(x)=x por ĉiuj x en A. Por vidi la ekvivalenton de la difinoj, necesas nur kompreni, ke ĉiu flanko de ĉi ekvacio estas funkcio, kiu havas tri argumentojn. Ekzemple, la maldekstra flanko funkcias kiel
Simile, unuohava asocieca alĝebro povas esti difinita pere de unita bildigo
kiu havas la propraĵon
Ĉi tie, la unua bildigo Η prenas eron k en K al la ero k1 en A, kie 1 estas la unua ero de A. La bildigo s estas nur simple skalara multipliko: ; tial, la pli supre idento estas kelkfoje skribita kun Id anstataŭanta s, kun skalara multipliko implice komprenita.
Oni povas konsideri asociecajn alĝebrojn super komuta ringo R: ĉi tiuj estas moduloj super R kaj ankaŭ R-dulineara bildigo, kiu produktas asociecan multiplikon. En tiu kazo, unuohava R-alĝebro A povas ekvivalente esti difinita kiel ringo A kun ringa homomorfio R→A.
La n×n matricoj kun entjeraj elementoj formas asociecan alĝebron super la entjeroj. La polinomoj kun koeficientoj en la ringo Z/nZ (vidu modula aritmetiko) formas asociecan alĝebron super Z/nZ.
Asocieca unuohava alĝebro super K estas bazita sur strukturkonservanta transformo A×A→A havanta 2 enigojn (multiplikanton kaj multiplikaton) kaj unu eligon (produton), kaj ankaŭ strukturkonservanta transformo K→A identiganta la skalarajn oblojn de la multiplika unuo. Tiuj du strukturkonservantaj transformoj povas esti dualigitaj uzante kategorian duvariantecon per dorsflankigo de ĉiuj sagoj en la komutaj figuroj kiuj priskribas la algebrajn aksiomojn; ĉi tiu difinas la strukturon de koalĝebro.
Estas ankaŭ abstrakta nocio de F-koalĝebro.
Grupa prezento de alĝebro estas lineara surĵeto de A al la ĝenerala lineara alĝebro de iu vektora spaco (aŭ modulo) V, kiu konfitas la multiplika operacio: tio estas, . Notu, tamen, ke estas nenature difini tensoran produton de prezentoj de asociecaj alĝebroj, sen iel altrudi aldonajn kondiĉojn. Ĉi tie, per tensora produto de prezentoj, la kutima signifo estas intencita: la rezulto devus esti lineara prezento sur la produta vektora spaco. Altrudi tian aldonan strukturon tipe kondukas al la ideo de Hopf-alĝebro aŭ Lie-alĝebro, kiel demonstraciiĝas sube.
Konsideru, ekzemple, du prezentojn kaj . Oni povus provi formi tensoran produtan prezenton laŭ kiel ĝi agas sur la produta vektora spaco, tiel ke
Tamen, tia bildigo ne povas esti lineara, ĉar oni devus havi
por . Oni povas savi ĉi tiun provon kaj restaŭri linearecon per altrudo de aldona strukturo, per difino de bildigo , kaj difini la tensoran produtan prezenton kiel
Ĉi tie, Δ estas komultipliko. La rezultanta strukturo estas nomita dualĝebro. Por esti konsekvenca kun la difinoj de la asocieca alĝebro, la koalĝebro devas esti koasocieca, kaj, se la alĝebro estas unuohava, la koalĝebro ankaŭ devas esti unuohava. Notu, ke la difino de dualĝebroj ne rilatas multiplikon kun kunmultiplikon; kelkfoje, ili rilatiĝas per antipodo, tial formante Hopf-alĝebron.
Oni povas provi esti pli lerta dum difinanta tensora produto. Konsideru, ekzemple,
tiel ke la ago sur la tensora produta spaco estas donita per
Ĉi tiu bildigo estas klare lineara en x, kaj tiel ĝi ne havas la problemon de la pli frua difino. Tamen, ĝi povas ne konformi al la multiplika aksiomo. Laŭ la difino de ,
Sed
La du esprimoj povas esti malsamaj. Tamen, la du devas esti egala se la produto xy estas malsimetria (se la produto estas la lie-krampo, tio estas, ), tial farante Lie-alĝebron el asocieca alĝebro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.