From Wikipedia, the free encyclopedia
Asaita (amhare አሳይታ - Asayəta), konata ankaŭ kiel Aussa, estas urbo en nordorienta Etiopio, kaj ĝis 2007, ĝi estis la ĉefurbo de la Regiono Afaro. Situa en la distrikto Afambo, nome parto de la Regiona Administracia Zono 1a, la urbo havas latitudon kaj longitudon de 11°34′N 41°26′E kaj alton de 300 metroj.
Asaita | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 11° 34′ N, 41° 26′ O (mapo)11.56666666666741.433333333333 [+] | ||
Alto | 300 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Asaita [+] | |||
Asaita estis dummallonge la ĉefurbo de Adela Sultanlando[1] kaj de la Hararia Imamlando de Aussa same kiel la sidejo de la Aussa Sultanlando, nome ĉefa regno de Afaroj, sed ĝi estas 50 kilometrojn suden laŭ nepavimita ŝoseo el la aŭtoŝoseo inter Aŭaŝ (centra Etiopio) kaj Asab (plej sudorienta Eritreo). Telefona linio el Kombolĉa al Asaita funkciis el 1964.[2] La urbo Semera, nome tute nova planita setlejo situa apud la propra aŭtoŝoseo, en 2007 iĝis la nova ĉefurbo de la regiono.
Sudoriente de Asaita, sur la suda bordo de la Danakila dezerto, estas grupo de dudek salakvaj lagoj kiu kovras la teritorion ĝis la landlimo kun la najbara Ĝibutio. Tiuj lagoj estas Gummare, konata pro siaj flamengoj, kaj Abbe, nome fina destinejo de la rivero Avaŝo.
Baze sur informo de la Centra Statistika Agentejo en 2005, la urbo havis kalkulitajn 22,718 loĝantojn, el kiuj 12,722 estas maskloj kaj 9,996 inoj.[3] Laŭ la ŝtata popolnombrado de 1994, la urbo havis 15,475 loĝantojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.