advokato kaj politikisto, 12-a prezidanto de Brazilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Artur da SILVA BERNARDES /ar'tuR da'siŭva beR'naRdjs/ estis la 7-a prezidento de Brazila Respubliko, aŭ la 12-a prezidanto de Brazilo entute. Naskiĝis en Viçosa en 1875 kaj mortis en Rio-de-Ĵanejro en 1955. En 1904 iĝis urba konsilanto, en 1907; ŝtata deputito en Minas-Ĝerajso; ŝtata kasisto en 1910; denove ŝtata deputito en 1914; prezidento de Minas-Ĝerajso en 1918. Kiel prezidento de sia ŝtato, batalis kontraŭ la agoj de Usonano Percival Farquhar, posedanto de minejo Itabira Iron Ore Company. En 1922 elektita prezidento de Brazilo. Antaŭ sia posedo de prezidenco, oni provis puĉo. Li iĝis prezidanto en novembro 1922. Pro konstanta minaco de puĉo, li estis tre aŭtoritema kaj premis la opozicion per ĉiuj iloj. En 1924 estis ribelo en San-Paŭlo dum kelkaj tagoj kontraŭ li. En 1926, lasta de sia prezidanteco, sendis al 8-a Brazila Kongreso de Esperanto oficialan reprezentanton. En 1930 apogis Getúlio Vargas, sed, ĉar Vargas fariĝis diktatoro, en 1932 li apogis novan ribelon en San-Paŭlo, kiam la ribelo frakasis, li estis forpuŝita de Brazilo kaj restis en Portugalio dum 18 monatoj. Li ricevis amnestion kaj iĝis federacia deputito en 1934 partoprenante de opozicio. Post fermo de brazila Parlamento de Vargas, li estis forte persekutita kaj restis en hejma prizono. Post fino de diktaturo de Vargas li estis denove federacia deputito. Mortis en 1955.
Artur Bernardes | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Artur da Silva Bernardes | |||||
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1875 en Viçosa | ||||
Morto | 23-an de marto 1955 (79-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Universidade Federal de Minas Gerais vd | ||||
Partio | Mineiro Republican Party (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Clélia Bernardes (en) (1903–) vd | ||||
Infanoj | Artur Bernardes Filho (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | advokato politikisto vd | ||||
Aktiva en | Braziljo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.