universitato de belartoj aŭ vidigaj artoj en Finnlando From Wikipedia, the free encyclopedia
La Arta Akademio aŭ plej fidele tradukite Akademio de Vidaj Artoj aŭ Akademio de Bildartoj (finne Kuvataideakatemia; svede Bildkonstakademin) en Helsinko, Finnlando disponigigas la plej altan universitatnivelan teorian kaj praktikan trejnadon pri la fakoj de belartoj aŭ vidigaj artoj en Finnlando. Ekde 2013 ĝi estas parto de la Universitato de la Artoj Helsinko.
Arta Akademio Helsinko | ||
---|---|---|
Taideyliopiston Kuvataideakatemia | ||
akademio de vidigaj artoj | ||
Komenco | 1848 vd | |
Geografia situo | 60° 11′ 49″ N, 24° 56′ 53″ O (mapo)60.19695824.9479308 | |
Lando(j) | Finnlando vd | |
Situo | Helsinko | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Akademio estis fondita en 1848 fare de privata fondaĵo nomita La Arta Societo de Finnlando (finne Suomen Taideyhdistys). Tiutempe la akademio estis nomita Desegno-lernejo. En 1939 ĝi iĝis La Artakademia Lernejo de Finnlando (finne Suomen Taideakatemian koulu). En 1985 ĝi iĝis la Arta Akademio aŭ Akademio de Vidaj Artoj. En la komenco de 1993 la statuso de la Akademio estis altigita al universitata nivelo. Sep duonjaroj da plentempa studado kondukas al la grado de bakalaŭro de Belartoj, kaj atingi la gradon de magistro daŭras du jarojn pli longe.
La Akademio de Vidaj Artoj troviĝas en la helsinka kvartalo Sörnäinen. En la akademia jaro 2012-2013 la nombro da studentoj estis proksimume 280. Komence de 2013, la Arta Akademio Helsinko estis unuigita kun la Akademio Sibelius kaj la Teatra Akademio Helsinko por formi la Universitaton de la Artoj Helsinko.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.